Princino Cuguko de Takamado

La japana Princino Cuguko de Takamado naskiĝis la 8-an de marto 1986. Ŝi estas filino de la forpasinta Imperia moŝto Princo Takamado kaj Ŝia Imperia moŝto Princino Takamado. Princino Cuguko diplomiĝis ĉe mezlernejo kaj nun estas studento ĉe Edinburga Universitato en Britio, studante sociologion. Lastatempe en 2006 ŝi reprezentis la Imperian familion ĉe la festoj de la arĝenta geedziĝa datreveno de Granda Duko Henri kaj Granda Dukino María Teresa de Luksemburgo.

Princino Cuguko de Takamado
Persona informo
承子女王
Naskiĝo 8-an de marto 1986 (1986-03-08) (38-jaraĝa)
en Aiiku Hospital
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japanaangla vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Shōtō Preschool • Gakushuin Primary School • Gakushuin Girls' Junior & Senior High School • virina universitato Gakuŝūin • Universitato de EdinburgoUniversitato de Ŭaseda vd
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio vd
Patro Norihito, Prince Takamado vd
Patrino Hisako, Princess Takamado vd
Gefratoj Noriko Senge • Ayako Moriya vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaĉgazetaj raportoj

La 1-an de februaro 2007, la Japana klaĉgazeto "Shukan Bunshun" raportis, ke Princino Cuguko kreis profilon por si en japana retejo "SNS" ("Social Network Service" t.e. Socia Reta Servo) alpreninte pseŭdonimon kaj parolis eksplicite pri siaj propraj seksaj interesoj.[1]

Kontraste kun la publika bildo de anoj de la japana imperiestra familio, kies privata vivo estas kovrita de tabua vualo de krizantemo, ŝia retejo kun infanaĵa skribo estis konsiderata "obscena" de la amaskomunikiloj eĉ tute sen seksaj bildoj. La gazeta artikolo estas tro tikla por japanoj tiel ke la plejmulto de la amaskomunikiloj en Japanio intence malagnoskis ĝin kaj la Imperia Familia Agentejo ne publikigis oficialan komunikon. Nur kelkaj ĉinaj ĵurnaloj[2] kaj la japana klaĉgazeto "Josei Jishin" raportis pri ĉi tiu okazaĵo.[3]

Fontoj

  1. http://www.j-cast.com/2007/02/01005277.html
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-08. Alirita 2007-02-05.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-28. Alirita 2007-02-05.