Principalo (orgeno)

La principaloj (germ. Prinzipal, angle: (open) diapason, frz.: montre, span.: flautado) estas la plej gravaj orgenregistroj. Ili konsistas el cilindraj malfermaj labiofajfiloj de mezlarĝa mezuro. Eĉ la plejmultaj etorgenoj enhavas plejofte almenaŭ unu principalregistro, pro la manko de spaco plejofte en 4′- aŭ 2′-pozicio.

Principalfajfiloj

La plej malaltan principalregistron de suborgeno oni plejparte nomas principalo, la pli altan oktavo. Prestanto oni nomas principalregistron staranta en la prospekto. En francaj orgenoj oni nomas tamen la oktavon 4′ kiel préstant 4′, kvankam ĉi tiu registro tie plejofte ne staras en la prospekto, la prospektregistro tie nomiĝas montre. Principalregistro estas konstruataj en la futpozicioj 32′ (en la pedalaro), 16′, 8′, 4′, 2′ kaj 1′. Krome ekzistas la kvintoj 22/3′ kaj 11/3′ kiel principalregistroj. Principalojn oni konstruas plejofte en la ĉefverko, plejparte ekde longeco de 8 futoj, je pli grandaj orgeno ofte ekzistas ankaŭ principalo 16′ en la ĉefverko. preskaŭ ĉiuj prospektfajfiloj estas principalfajfiloj, escepte la orgeno enhavus horizontafajfilojn. Principaloj en 32-futpozicio nur maloftas en la pedalaro.

La principalpleno, ankaŭ nomita labiopleno, miksturopleno aŭ mallonge pleno, estas registraĵo, kiu kunigas ĉiujn principalregistrojn kaj sonkronojn de suborgeno. Principalpleno ekzistas je malgrandaj orgenoj nur en la ĉefverko, ĉe grandaj orgenoj ankaŭ en aliaj verkoj. Tipa registrado estas ekz. principalo 8′ + oktavo 4′ + kvinto 22/3′ + superoktavo 2′ + miksturo (+ cimbalo). Principalo 16′ en la manualo estas je tio fakultativa. Ĉe suborgenoj, kiuj tenas neniun principalregistron en 8′- aŭ 4′-pozicio, tiujn ĉi poziciojn anstataŭas aliaj labioregistroj– ekzemple ferma 8′ kaj mirlitono 4′ (principalanstataŭanto).

Al la principalgrupo ankaŭ apartenas la sonkronoj.

Vidu ankaŭ redakti