Princo de Mallumo de la lasta skribotablo

Princo de Mallumo de la lasta skribotablo (japane いちばんうしろの大魔王 [Iĉiban Uŝiro no Daimaō]) estas japana mangao kaj animeo, bazitaj sur samnoma mangailustrita romano de Mizuki Ŝotaro ilustrita de Ito Soiĉi.

"Princo de Mallumo
de la lasta skribotablo"
De maldekstro al dekstro: supere — Miŭa Hiroŝi, Saj Akuto, Lili Ŝiraiŝi, Eto Fuĝiko; malsupre — Hattori Ĝunko, Soga Keena, Korone.
De maldekstro al dekstro: supere — Miŭa Hiroŝi, Saj Akuto, Lili Ŝiraiŝi, Eto Fuĝiko; malsupre — Hattori Ĝunko, Soga Keena, Korone.
De maldekstro al dekstro: supere — Miŭa Hiroŝi, Saj Akuto, Lili Ŝiraiŝi, Eto Fuĝiko; malsupre — Hattori Ĝunko, Soga Keena, Korone.
Originala titolo いちばんうしろの大魔王
[Iĉiban Uŝiro no Daimaō]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro fantasto, haremo, eĉio, aventuro, komedio
Por kiu ŝonen
Mangailustrita romano
Aŭtoro Mizuki Ŝotaro
Ilustristo Ito Soiĉi
Publikiginto Hobby Japan
Aperdatoj 1a de februaro 2008
Volumoj 11
Mangao
Aŭtoro Mizuki Ŝotaro
Ilustristo Ito Soiĉi
Publikiginto Akita Shoten
Magazino Champion Red
Aperdatoj 19a de septembro 2008
Volumoj 3
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Ŭatanabe Takaŝi
Scenaro Joŝioka Takao
Muziko Kato Tacuja
Produkto Artland
Televidaj retoj Tokyo MX, TV Saitama, Chiba TV, TV Kanagawa, AT-X, Sun TV, TV Aichi, Nico Nico Channel, ShowTime, Inc.
Aperdatoj 2a de aprilo 2010 —
18a de junio 2010
Epizodoj 12 epizodoj + 6 specialaj
vdr

Intrigo redakti

Ĉefaj eventoj disvolviĝas ĉirkaŭ la lernanto de magia akademio, junulo nomata Saj Akuto. Li eniras la akademion, celante okupi la plej altan politikan postenon en la imperio por plibonigi vivon de la homoj, ŝanĝante la mondon. Tamen dum speciala magia testo de la akademio pri estonta profesio, li estas determinata kiel Princo de Mallumo — ĉefa malamiko de la homaro. Kun tiu malbonega famo li komencas sian lernadon en la akademio, amikiĝante kun strangaj gejunuloj kaj trafante ridindajn embarasajn situaciojn. De komenco al fino komedia etoso de animeo andante anstataŭiĝas per pli seriozaj temoj tiaj kiel amo, amikeco, filozofio kaj simile. Al la fino ankaŭ multiĝas scenoj de magiaj kaj teknikaj bataloj.

Roluloj redakti

Ĉefaj roluloj redakti

 
Akuto
  • Saj Akuto (紗伊 阿九斗 [Sai Akuto])
SejuoKondo Takaŝi; Akaŝi Kaori(infanece)

Akuto kreskis en orfejo, revante iĝi la supera pastro por ŝanĝi la mondon al bono. Li ne kredas je Dioj, nomante ilin "sistemo" kaj "elpensaĵo". En la akademio post antaŭdiro, ke li estos Princo de Mallumo, li penas konvinki homojn, ke tio ne estas vero. Tamen liaj neordinare fortaj magiaj kapabloj devigas ĉiujn pensi alie. Krome, li akceptas drakon Peterhaŭsen, aparteninta al antaŭa Princo de Mallumo, por savi lernantinon de morto.

 
Ĝunko
  • Hattori Ĝunko (服部 絢子 [Hattori Ĝunko])
SejuoHikasa Joko

Ĝunko havas egan senton de justeco. Ŝi estas filino de kapo de ninĵa klano. Ĝunko enamiĝas al Akuto, tamen provas frakasi lin de tempo al tempo, kiam rigardas lin kiel danĝeran al la socio. Ŝi havas fratinon Hattori Juko, kiu estas populara idolo. Ŝia avino donas al ŝi la ĉefan glavon de la klano, kiu mem decidas al kiu kaj por kio servi. Ŝi ekpovas eligi ĝin, nur kiam ŝi decidas batali ne kontraŭ Akuto, sed por li.

 
Keena
  • Soga Keena (曽我 けーな [Soga Kēna])
SejuoTojosaki Aki

Samklasanino de Akuto, senĉese forestanta ĉe lecionoj. Ŝi kapablas flugi kaj fariĝi nevidebla. Tamen ŝi bezonas senvestiĝi, farante tion, ĉar nur ŝia korpo nevidebliĝas. Pro tio Keena ofte aperas nuda. Ŝi freneze ŝatas rizon kaj multe manĝas ĝin, diverse preparitan. Keena ofte parolas solene, sed havas infanan pensmanieron. Malkovriĝas, ke ŝi estas "leĝo de individueco", kapabla regi Diojn post kontrakto kun iu.

 
Korone
  • Korone (ころね [Korone])
SejuoJuki Aoj

Korone estas "Liladan" (リラダン [Riradan]) — tipo de androido — kiu havas junulinan korpon kaj, ŝajne, junulinan animon. Ŝi estas sendita de la registaro al Akuto por observi lin plentage. Ŝi havas fortajn batalajn kapablojn, povas legi emociojn de homoj kaj detekti ilian manaon. Ŝi amas sian observaton, sed iufoje ŝia estraro devigas ŝin agi kontraŭ li. Korone dormas sur breto de ŝarko en la ĉambro de Akuto. Ŝi povas esti malŝaltita per eltirado de ŝia vosto, situanta malantaŭe sub ŝia jupo.

 
Hiroŝi
  • Miŭa Hiroŝi (三輪 寛 [Miŭa Hiroŝi])
SejuoJonaga Cubasa

Hiroŝi estas junulo el la klaso de Akuto, kiu deklaris sin sekvanto de Princo de Mallumo kaj iĝis amiko de Akuto, malgraŭ malkonsento de Akuto esti Princo de Mallumo. Hiroŝi nomas lin "anaki", kio signifas "pliaĝan fraton" (uzata en familio kaj mafio). En lia gepatra vilaĝo estas legendo, ke aperos heroo, kiu frakasos Princon de Mallumo. Ĉar Hiroŝi malfruiĝis al la testo de profesio, neniu krom lia instruistino ne eksciis, ke li devas iĝi heroo. Li ne havas nek fizikan forton, nek magiajn kapablojn, nek firman karakteron. Tamen li fariĝas legenda heroo kaj batalis kontraŭ monstroj kaj poste kontraŭ Akuto. Hiroŝi amas la fratinon de Ĝunko — Hattori Juko — kaj savas ŝin de monstroj.

 
Fuĝiko
  • Eto Fuĝiko (江藤 不二子 [Etō Fuĝiko])
SejuoIto Ŝizuka

Fuĝiko estas estrino de virina komunloĝejo de la akademio. Ŝi vidas Princon de Mallumo en Akuto kaj provas havigi lin al si por regi la mondon, kiun li certe okupos laŭ ŝia opinio. Konspire ŝi estas gvidanta nigra magiisto de la akademio. Fuĝiko konservas la malmorta kapo de sia mortinta frato. Post kiam Akuto savis ŝian vivon, ŝi ĵuras lin je fideleco kaj penas servi lin provante lerni kontroli monstrojn por li. Ekde tiam ŝi revas, ke ŝi regos la mondon kun Akuto, sidante apud lia trono.

 
Boiĉiro
  • Jamato Boiĉiro (大和 望一郎 [Jamato Bōiĉirō])
SejuoŜingaki Tarusuke

Ĉefa antagonisto de la animeo. Li alvenis el estonteco, kie li havis amatinon, estontan "leĝo de individueco", kiu foriris al Princo de Mallumo. Kiel estro de fako de magia spionado, li konspiras kun Teruja Ejko. Li malamas la ĉefan heroon Akuto kiel Princojn de Mallumo. Boiĉiro celas kontrakti kun Keena, kiel kun "leĝo de individueco", por kontroli Diojn. Li kreis aparaton, per kiu Hiroŝi fariĝas heroo, por ke Hiroŝi venku Princon de Mallumo. Boiĉiro volas revenigi sian amatinon, kiun li vidas en Keena.

 
Ejko
  • Teruja Ejko (照屋 栄子 [Teruja Eiko])
SejuoTomacu Haruka

Filino de kapo de la klano Teruja. Li (la patro de Ejko) estas la plej alta pastro de Dio Suhara, kiun obeas ankaŭ la klano Hattori. Tamen ŝi ial estas malamiko de Ĝunko, eble pro siaj terura karaktero kaj putina konduto. Konspirinte kun Boiĉiro, ŝi mortigas sian patron kaj ricevas lian postenon. Tial la batalon kontraŭ Akuto estas estrata de Ejko, sed en fino de la batalo ŝia elvivinta patro stariĝas antaŭ ŝi.

 
Peterhaŭsen
  • Peterhaŭsen (ピーターハウゼン [Pītāhauzen])
SejuoNakata Ĝoĝi

Li estas drako, aparteninta al antaŭa Princo de Mallumo. Akuto agnoskas sin kiel lia mastro por savi kamaradinon Fuĝiko, ne ŝatante ideon, ke Peterhaŭsen servu lin. Tamen poste Akuto alvokas la drakon al batalo por mortigi Diojn. Peterhaŭsen tre volante helpas lin kaj eĉ oferas sin por li.

 
Juko
  • Hattori Juko (服部 ゆう子 [Hattori Jūko])
SejuoIguĉi Juka

Fratino de Ĝunko. Ŝi estas fama sub pseŭdonimo Hoŝino Juri (星野 ゆり [Hoŝino Juri]), kiel televida idolo. Kiam Juko estis infano, manao de monstro enloĝiĝis en ŝian korpon dum iu incidento. Pro tio ŝi sentas monstran manaon. Juko tuj komprenas, ke Akuto ne estas normala homo. Kiam ŝi renkontas Hiroŝi, ŝi ne scias, ke li estas heroo, kiu savis ŝin, sed kiam la identeco de la heroo estas malkovrita, ŝi respondas lin per reciprokeco.

La lernanta konsilio redakti

 
Lili
  • Lili Ŝiraiŝi (リリィ 白石 [Rirji Ŝiraiŝi])
SejuoHirohaŝi Rjo

Prezidanto de la lernanta konsilio de la akademio. Ŝi estas tiom malalta, ke aspektas kiel infano. Eble pro tio, Lili ĉiam surhavas grandan sorĉistinan ĉapelon kaj longan skarpon. Per magio ŝi povas ege plilongigi sian brakojn. Lili batalas sur la flanko de Akuto kune kun aliaj membroj de la konsilio, malgraŭ ke ŝi diris, ke ŝi ne konsentas kun opiniojn de Akuto.

 
Miĉie
 
Kanna
  • Kamijama Kanna (神山 カンナ [Kamijama Kanna])
SejuoMizuhara Kaoru

Librotenistino de la konsilio. Havas gajan karakteron, kapablas transformiĝi al lupo.

  • Otake Miĉie (大竹 美智恵 [Ootake Miĉie])
SejuoTaketacu Ajana

Vicprezidanto de la konsilio. Ŝi surhavas du rozajn harvostojn, kapablas transformiĝi al fluego de vespertoj.

 
Arunuru
  • Arunuru (アルヌール [Arunūru])
SejuoKotobuki Minako

Sekretariino de la konsilio. Ŝi povas diri nenion krom ununura vorto "guga". Tamen la parolkapablo venas al ŝi en la fino.

Aliaj redakti

 
Micuko
  • Torii Micuko (鳥井 美津子 [Torii Micuko])
SejuoTakahaŝi Ĉiaki

Klasgvidantino de Akuto (do ankaŭ de Hiroŝi, Keena kaj Ĝunko), kuracisto kaj magia esploristo de la akademio. Ŝi estas sufiĉe bonkora. Tamen Micuko ofte aŭdeble revas, ke ŝi esploru la korpon de Akuto, farigante lin zombio, post kiam li mortos aŭ iu mortigos lin.

 
2V
  • 2V (ツーブイ [Cū Bui])
SejuoHiguĉi Tomojuki

Magiisto-marionetisto el la fako de magia spionado. Li helpas al Ejko en la batalo kontraŭ Princo de Mallumo. Tamen poste li agas kontraŭ ŝi. Fine malkovriĝas, ke lia korpo estas nur unu el liaj pupoj, kiujn li regas. Rezulte neniu scias, kie li estis, kiel li aspektas, kiu estas lia aĝo kaj eĉ lia sekso). Post la batalo li senspure malaperas (aŭ pli precize, liaj pupoj ne plu aperas).

Listo de epizodoj redakti

n-ro titolo japane prononco aperdato
01 Naskiĝis Princo de Mallumo, ne volanta esti tiu 魔王が誕生しちゃった! [Maō ga tanĝō ŝiĉatta!] 3a de aprilo 2010
02 Stranga Observanto おかしな監視員 [Okaŝi na kanŝin] 10a de aprilo 2010
03 Iomete Timiga Sempai ちょっと怖い先輩 [Ĉotto koŭai sempai] 17a de aprilo 2010
04 Ĉu sole estas gaje? 独房は楽しい? [Dokubō ŭa tanoŝii?] 24a de aprilo 2010
05 Gardu vin de subteraj labirintoj 地下迷宮にご用心 [Ĉika meikjū ni gojōĝin] 1a de majo 2010
06 Ni iru al la ĉemara lernejo! 臨海学校へ行こう! [Rinkaigakkō e ikō!] 8a de majo 2010
07 La legenda heroo aperas! 伝説の勇者現る! [Densecu no jūŝa araŭaru!] 15a de majo 2010
08 Ĉu ŝi plaĉas al vi? あの子にご執心? [Ano ko ni goŝōŝin?] 22a de majo 2010
09 Kaoso de subita fianĉa konatigo とんだお見合い騒動 [Tonda omiai sōdō] 29a de majo 2010
10 Granda milito de Akuto en la ĉefurbo 阿九斗の帝都大戦争 [Akuto no teito daisensō] 5a de junio 2010
11 Fina batalo de la virinoj 女たちの最終決戦 [Onnataĉi no saiŝū kessen] 12a de junio 2010
12 Ĉu ĉio finiĝas? おしまいは完璧? [Oŝimai ŭa kampeki?] 18a de junio 2010