Orange (Francio)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Orange (stacidomo). |
Orange [ɔʁɑ̃ʒ] (esperantlingve Oranĝo[1]; nomata en la antikva tempo Arausio) - estas mezgranda franca komunumo en la departemento Vaucluse, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, proksime al Avignon. En la jaro 2009 ĝi havis 28 990 loĝantojn[2], kiujn oni kutime nomas Orangeois en la franca lingvo.
Orange | ||
---|---|---|
![]() Aera vido de la urbocentro de Orange | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | |
Departemento | Vaucluse | |
Arondismento | Avignon | |
Kantono | Orange-Okcidento Orange-Oriento | |
Urbestro | Jacques Bompard (2014–2020) | |
Insee-kodo | 84087 | |
Poŝtkodo | 84100 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 29 302 (2009) | |
Loĝdenso | 394,9 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 44° 8′ N, 4° 49′ O (mapo)44.13754.80889Koordinatoj: 44° 8′ N, 4° 49′ O (mapo) | |
Alteco | 24 ĝis 127 m | |
Areo | 74,2 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
La urbo situas en la valo de la rivero Rodano, en la nordokcidenta parto de la departemento Vaucluse, ĉe la limo kun Gard. Ĝi troviĝas 21 kilometrojn norde de Avignon.
La najbaraj komunumoj estas Uchaux, Sérignan-du-Comtat, Camaret-sur-Aigues, Jonquières, Courthézon, Châteauneuf-du-Pape, Roquemaure, Montfaucon, Caderousse kaj Piolenc.
HistorioRedakti
Orange estis fondita de romianoj, kaj posedas plurajn antikvajn konstruaĵojn, inter alie imponaj urbofonda arko kaj teatro.
Dum la jaro 105 antaŭ Kristo apud Orange okazis batalo inter la romia armeo kaj pluraj triboj de ĝermanoj (precipe la cimbroj), dum kiu pli ol 100 000 romiaj soldatoj mortis.
Dum la 16-a jarcento la urbo kaj ĉirkaŭa regiono iĝis posedaĵo de la reĝlando Nederlando, kies reĝoj ekde tiam nomis sin “Oranĝaj” (pli detale pri tio vidu la artikolon Oranje-Nassau). Dum 1713 ĝi fariĝis franca, laŭ la traktato de Utrecht.
Partneraj urbojRedakti
- Dillenburg en Germanio ekde 1964
- Rastatt en Germanio ekde 1965
Esperanto-movadoRedakti
- Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
- Grupo da esperantistoj rendevuas ĉiujn mardojn.
- Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 11 voĉojn (0,17 % de voĉoj) en 2004, 11 voĉojn (0,18 % de voĉoj) en 2009 kaj 19 voĉojn (0,19 % de voĉoj) en 2014.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Oranĝo sur Vortano.net (PIV)
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 84087-Orange (france). Alirita la 21-an de decembro 2012.