Printempo de Morto

Libro de Lajos Zilahy
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Printempo de Morto [1] (hungare : Halálos tavasz) estas tragika romano verkita de la hungaro Lajos Zilahy. 120-paĝa tradukaĵo, fare de László Somlai, aperis en Stokholmo ĉe Eldona Societo Esperanto en 1947 kiel volumo 5 en la serio "Literatura Klubo".

Printempo de Morto
Printempo de Morto
Printempo de Morto
Aŭtoro Lajos Zilahy
Eldonjaro 1947
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 120
vdr

Recenzoj redakti

 
 Fama romano de konata verkisto kiu ricevis literaturan premion en 1936.
La verkinto intencis per ekzemplo de senmorala atistokratulo bildigi la dekadencon de la hungara burĝa klaso post la unua mondmilito. Li ne tute sukcesis. La dekadenco estis tie sed kredeble la heroo ne estus pli morala aŭ malpli egoista homo se li estus malriĉulo.
La tradukinto honoris sian taskon. 
— 1948(1966), Historio de Esperanto II, paĝo 1054

Referencoj redakti

  1. Tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 1054

Eksteraj ligiloj redakti