Printilo
Printilo[1] aŭ komputila presilo[2] estas flankaparato uzata por surpaperigi informojn el komputilo. La historio de komputilaj presiloj komenciĝas kun Charles Babbage, kiu en 1822 inventis la Difference Engine. Por aŭtomate eligadi la rezultojn de ĝia komputado li projektis specialan meĥanikan aparaton[3].



Komputilajn printilojn eblas klasigi, interalie, laŭ sekvantaj grupoj:
- Laŭ principo de laborado: literrada printilo, nadlara printilo (aŭ matrica printilo), lasera printilo, lumdioda printilo, likvokristala printilo, inkŝpruciga printilo (aŭ ŝprucoprintilo, kiu printas per piezoŝpruciga aŭ termoŝpruciga procedo), sublimada printilo, varmoprintilo, Tridimensia printilo (3D-printilo)
- Laŭ koloreco: unukolora presilo, plurkolora presilo
- Laŭ kvanto da uzantoj: persona, reta, interreta presilo
- Laŭ destino: oficeja presilo, fotopresilo, plotter
- Laŭ tipo de kartoĉo: skanila kartoĉo, kuna kartoĉo, apartaj kartoĉoj
- Laŭ kvanto da koloraj kartoĉoj: 2, 3, 4, 6 aŭ 8 kartoĉoj
- Laŭ komuteblo: presilo komutebla al komputilo aŭ al fotilo
- Laŭ porteblo: portebla aŭ neportebla presilo
Presata surfaco
redakti- papero
- Normaj dimensioj de folioj
- 10*15
- A4
- disko
Specialaj presiloj
redaktiPorpresilaj interfacoj
redakti- RS-232 (RS-422, RS-423, RS-485) — Seria interfaco por sinkrona kaj asinkrona datumprilaborado. La normo estis oficialigita fare de EIA (Electrical Industry Association) en la jaro 1969 (Rekommended Standard #232).
- IEEE 1284 (LPT, Centronics, Bitronics) — Paralela interfaco. La normo estis oficialigita en la jaro 1994 kaj estas daŭrigo de la paralela interfaco Centronics.
- IrDA — Sendrata seria interfaco. Normo IrDA 1.0 estis oficialigita fare de asocio IrDA (Infrared Data Association) en la jaro 1994.
- USB — Universala seria buso (Universal Serial Bus). La buso estis proponita fare de USB IF por anstataŭigi malmodernajn interfacojn IEEE 1284 kaj RS-232. Ĝi taŭgas por komuti al komputilo ajnan flankaparataron.
- IEEE 1394 — Rapida seria buso. Ĝia plena nomo estas: IEEE 1394 High Performance Serial Bus. Ĝi estis inventita en la jaro 1986 fare de firmao Apple kaj havis la patentitan nomon FireWire (Fire on the Wire). Ekde ĝia komenco ĝia ĉefa rolo estis malmultekosta anstataŭigo por interfaco SCSI. Danke al firmao Sony ĝi havas la kromnomon iLink.
- IEEE-488 / HP-IB /GPIB — Paralela interfaco de Hewlett-Packard uzata por mini-komputiloj, interalie de la tipo HP 3000.
Referencoj
redakti- ↑ Klarigo pri verbo «printi» en Reta Vortaro.
- ↑ Vorto el la fundamento de Esperanto, kvankam ties «presilo», ekestinta kiam ekzistis nek komputiloj nek komputilaj printiloj, povis signifi nur presilo en la senco de presmaŝino.
- ↑ Tamen tiun projekton oni realigis nur en ja jaro 2000ª: "Babbage printer finally runs", BBC News, 13 aprilo 2000.