Pripjato

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Pripjat)

Pripjato (ukraine При́п'ять, Pripjatj) estas fantomurbo en la nordo de Ukrainio, proksime de la belarusia landlimo, kelkajn kilometrojn de la nun haltigita nuklea centralo de Ĉernobilo apud Ĉernobilo.

Pripjat
ukraine Припять, ruse Припять
forlasita urbo
Panoramo de Pripjat el la 8-a de junio 2007.
Blazono
Oficiala nomo: Припять
Kromnomoj: Fantomurbo, Urbo de mortintoj
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Situo Pripjat
 - alteco 120 m s. m.
 - koordinatoj 51° 24′ 20″ N 30° 03′ 25″ O / 51.40556 °N, 30.05694 °O / 51.40556; 30.05694 (mapo)
Areo 6 587 km² (658 700 ha)
Loĝantaro (2010) en 1985 ĉ. 47500
Denseco 0 loĝ./km²
Fondita 1970
 - statuso de urbo 1980
 - forlasita 1986
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo neniu
Telefona prefikso +380 4499
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pripyat
Statistiko: statistiko
Retpaĝo: [1]
Evakuita pro Ĉernobila tragedio.
Fotografio de iama pripjata Palaco de kulturo (stato al la jaro 2009)
Interno de pripjata naĝista baseno
Pripjat, la forlasita urbo

Ĝi estas nun ekde la ĉernobila akcidento de 1986 morta, forlasita, fermita urbo. Tiu urbo respegulas la staton de Sovetunio en 1986, ĉar oni lasis ĉion tiel, kiel ĝi estis antaŭ la katastrofo. Pripjato kaj ties ĉirkaŭo ne estos sekura por la homoj dum la sekvaj 100 jaroj. Oni kalkulas je 900 jaroj la malkombinon de la radioktivaj materialoj.

En la urbo vivis ĉefe laboristoj de la nuklea centralo kaj iliaj familioj, ĉ. 40 000 loĝantoj. Pripjato estis multrilate modela urbo, vivo en ĝi estis pli kvalita, ol en plejparto de aliaj sovetiaj urboj. Je 36 horoj post la akcidento, oni evakuis la loĝantojn, la areo estas ekde tiam fermita zono, gardita de armeo.

Oni lasis tie eĉ tankojn kaj helikopterojn de la soveta armeo, ĉar ili iĝis dum la evakuado nuklee radiantaj. Troveblas ankaŭ tie granda deponejo por la betonsarkofagaj konstru-restaĵoj. Aparte impresas ruinoj de neniam ekfunkciinta ripoz-parko: la karuseloj en ĝi devis ekfunkcii la 1-an de majo, sed kelkajn tagojn pli frue eksplodis la reaktoro en la centralo.

Anonco pri "portempa evakuado" el Pripjato, la 27-an de aprilo 1986 redakti

Atenton! Estimataj kamaradoj! La Urba Soveto de popolaj deputitoj informas, ke lige kun akcidento en la Ĉernobila nuklea elektrocentralo en la urbo Pripjato estiĝis malfavora nuklea medio. Partiaj kaj sovetiaj organoj, armeaj formacioj estas aranĝantaj necesajn agojn. Tamen, por garantii plenan sekurecon de la homoj, unuavice de infanoj, estiĝas neceso okazigi portempan evakuadon de la urbanoj en loĝlokojn de Kieva regiono. Por tio al ĉiu domo hodiaŭ, la 27-an de aprilo, je la dekkvara horo, estos venigitaj busoj akompanataj de milicistoj kaj reprezentantoj de la Urba plenumkomitato. Konsilindas kunpreni legitimilojn, plej necesajn aĵojn, kaj krome, por unua tempo, nutraĵojn. De estroj de organizaĵoj kaj establaĵoj estis difinita listo de laboristoj, kiuj restos en la urbo por subteni normalan funkciadon de ties organizaĵoj. Ĉiuj loĝdomoj dum periodo de la evakuado estos gardataj de milicistoj. Kamaradoj, lasante portempe siajn loĝejojn, bonvolu ne forgesi fermi fenestrojn, elŝalti elektro- kaj gasinstalaĵojn, ŝraŭbi kranojn. Ni petas vin esti trankvilaj, teni vin organizitaj kaj sekvi ordon dum portempa evakuado.

Turismo redakti

Por multaj homoj Pripjato estas vidinda loko, multaj strebas veni tien kaj vidi la forlasitan urbon per propraj okuloj. Lastatempe en Ukrainio aperis aktiva turisma branĉo: vojaĝoj al forlasitaj loĝlokoj apud la Ĉernobila centralo. Kvankam daŭra loĝado tie ankoraŭ estas danĝera, duontaga restado ne estas tre riska.

Esperanto redakti

La 5-an de julio 2007, kadre de sia vojaĝo al Kievo, grupo de ses junaj esperantistoj (kvar ĉeĥoj, unu svedo kaj unu ukrainino) gvidata de respondeculo de vojaĝagentejo vizitis Ĉernobilon kaj la urbon Pripjato kaj raportis pri tio poste en Esperanto en gazetoj, prelegoj kaj la interreto.

Statistiko redakti

Loĝantaro loĝantaro de la urbo Pripjato antaŭ la Ĉernobila akcidento en 1986 estis: 49,4 mil homoj, el kiuj – 15406 infanoj (7176 lernejanoj) kaj 16562 virinoj.

Tuta areo de loĝejoj – 658700 kvadratmetroj, 160 domoj, 13414 loĝejoj, 18 amasloĝejoj por fraŭloj kun 7621 lokoj, 8 amasloĝejoj por familioj kaj hoteltipaj domoj kun 1206 ĉambroj.

Noto: 9 loĝdomoj (324 loĝejoj) estis okupitaj de amasloĝejoj por fraŭloj.

Klerigo 15 infanĝardenoj kun 4980 lokoj. 5 mezlernejoj kun 6786 lokoj. 1 profesia lernejo kun 600 lokoj.
Sano Sanitarejo n-ro 126 kun 410 lokoj, 1750 vizitoj en tri poliklinikojn.
Komerco kaj priservo 25 vendejoj je 9239 kvadratmetoj. 27 manĝejoj, kafejoj kaj restoracioj kun 5535 sidlokoj. 10 provizejoj kaj deponejoj je 4213 kvadratmetroj por 4430 tunoj.
Kulturo 3 organizaĵoj pri kulturo: kulturpalaco, kinejo kun 1220 sidlokoj, artlernejo kun 8 ĉambroj por societoj kaj ĝenerala nombro 312 homoj.
Sporto 10 sportejoj, 3 naĝbasenoj, 10 pafejoj, 2 stadionoj.
Mastrumado 1 parko, 35 infanaj ludplacetoj, 18136 arboj, 249247 arbedoj, 33000 rozujoj.
Industrio 4 entreprenoj kun ĝenerala produktado por 477 milionoj rubloj.
Konstruindustrio 6 primaraj konstruorganizaĵoj, plenumintaj konstruajn kaj muntajn laborojn por 132,3 milionoj rubloj.
Trafiko La fervojstacio "Janiv", 3 organizaĵoj pri trafiko.
Komunikado Urba komuikcentralo por 2926 telefonnumroj. Krome 1950 telefonnumeroj de departamentaj aŭtomataj telefoncentraloj, de Ĉernobila elektrocentralo kaj de la uzino "Jupiter".
Akvokondukaro 8050 kubometroj da akvo ĉiutage (176 litroj, ĉe normo 250 litroj ĉiutage por unu homo).
Elektro 121 mil kilovathoroj (el kiuj 29 mil kilovathoroj por industria zono).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti