Prisencolinensinainciusol

"Prisencolinensinainciusol" (elparolita Prisenkolinensinajnĉusol, stiligita sur la kovrilo de la unuopaĵo kiel "PRİSENCÓLİNENSİNÁİNCIÚSOL") estas kanto verkita de la itala kantisto Adriano Celentano, kaj prezentita de Celentano kaj lia edzino Claudia Mori, kantistino/aktorino, kiu iĝis diskoproduktisto. Ĝi estis eldonita kiel unuopaĵo en 1972.

Prisencolinensinainciusol
Artistoj Adriano Celentano
Claudia Mori
Tipo Kanto
Longo 3:54
vdr

Lingvo redakti

La kanto celas soni al ties itala aŭdantaro kvazaŭ ĝi estas kantita en la angla parolita kun usona akĉento, kiel "Bob Dylan-eca";[1] tamen, la kantoteksto estas intence nekomprenebla sensencaĵo kun la escepto de la vortoj "all right" (kiuj signifas "enorde" aŭ "bone").[2] La intenco de Celentano kun la kanto ne estis krei humuran novaĵan kanton sed esplori komunikadajn barojn. "Ekde mi komencis kanti, mi estis tre influita de usona muziko kaj de ĉio, kion usonanoj faris. Do ĉe certa tempo, ĉar mi ŝatas usonan slangon — kiu, por kantisto, estas multe pli facila kantebla ol la itala — mi pensis, ke mi verkus kanton, kiu nur temus pri la malkapablo komuniki. Kaj fari tion, mi devis verki kanton en kiu la kantoteksto ne signifu ion ajn."[3]

Notoj redakti

  1. "Sounds of Italy - day one: a history of Italian pop in 10 songs". The Guardian, la 9-a de julio 2012.
  2. Kroes, Rob (1993). Cultural Transmissions and Receptions: American Mass Culture in Europe. Aŭstino, Teksaso: Harry Ransom Humanities Research Center. p. 147. ISBN 978-90-5383-207-3.
  3. Raz, Guy (la 4-a novembro 2012). "It's Gibberish, But Italian Pop Song Still Means Something". All Things Considered. NPR. Konsultita la 29-a septembro 2014.