Prizonaj laborpunejoj ĉe ĉeĥoslovakaj uraniaj minejoj

Prizonaj laborpunejoj ĉe unuopaj uzinoj de nacia entrepreno Jáchymovské doly, funkciis sur teritorio de la eksa Ĉeĥoslovakio inter la jaroj 1949 ĝis 1961. Temis pri sume 18 prizonaj ekipaĵoj de tendara tipo konstruitaj en proksimeco de iu el minejaj uraniaj ŝaktoj en regiono de Jáchymov, Horní Slavkov kaj Příbram. Ĉi tieaj punitoj (malliberigitoj) estis devigitaj mini uranian ercon por Sovetunio dum ekstreme netaŭgaj kaj nehomaj kondiĉoj, kiuj aparte en la jaroj 1950–1953 krude malobservis eĉ limojn de tiama komunisma leĝeco. En la jaroj 1949 ĝis 1954 tiuj ĉi tendaroj estis oficiale markitaj kiel prizonaj labortendaroj, respektive laborformacioj de malliberigitoj, ekde la jaro 1954 kiel korektigaj labortendaroj.[1][2] Sume tra tiuj ĉi tendaroj trairis proksimume 65 000 punitoj, el kiuj eble duonon kreis politikaj malliberigitoj.[3]

Barilo de tendaro Vojna-Lešetice. Kopio de pripafada zono en tendaro Vojna
Pordego de tendaro Vojna

Celo de la uraniaj tendaroj redakti

Kun estiĝo de la postmilita bipolara mondo aperis reala risko de ebla nova armea konflikto inter Sovetunio kaj Usono. Dum Usono ekde la jaro 1945 disponis je nuklea arsenalo, USSR ne. La komunisma diktatoreco de Stalin tial bezonis en kiel eble plej mallonga limdato akiri maksimumon por produkti proprajn atomarmilojn. Ununuraj malfermitaj fontoj, atingeblaj por USSR, troviĝis en Ercmontaro. Tuj post la milito tial sovetoj faris maksimumon por ĝia prirego.[4]

Surbaze de sekreta ĉeĥoslovaka-soveta kontrakto el novembro de 1945 estiĝis nacia entrepreno Jáchymovské doly, kies tasko estis certgi minadon de urania erco en tia amplekso, kian al la ĉeĥoslovaka flanko donis la interkonsentita kontrakto. Nombra stato de civilaj ministoj, allogitaj en la uraniajn minejojn en diversaj regionoj de Ĉeĥoslovakio, ne estis sufiĉa. Pro celo de plirapidigo kaj plialtigo de liveroj tial estis en la minadon aktivigitaj kelke da centoj de enlandaj etnaj germanoj, elprenitaj por tiu celo el la planita forŝovo. Paralele kun tio estis en la minadon de urania erco aktivigitaj ankaŭ germanaj militkaptitoj, transportitaj sur la ĉeĥoslovaka teritorio precipe el Sovetunio kaj el Germanio. Ekde la jaro 1949 tiu ĉi diversa grupo de neliberaj laborfortoj apud Minejoj de Jáchymov plu diskreskis je malliberigitoj el tendaroj de devigaj laboroj kaj precipe je juĝe punitaj malliberigitoj de krimaj, retributivaj kaj politikaj.[5][6]

La organizadon de la mineja agado certigis nacia entrepreno Jáchymovské doly, formale gvidata de enlandaj minejaj organoj, sed en la praktiko plene subiganta al influo de politikaj ordonoj de la plej superaj komunistaj reprezentantoj. La ĉefa celo de la entrepreno estis sendepende de cirkonstancoj elmini maksimumon de la urania erco dum kiel eble plej mallonga tempo. Ĉiujn strategiajn decidojn faris Daŭra miksita ĉeĥoslovaka-soveta komisiono en Prago, ne la mineja entrepreno. La tasko de la entrepreno en Jáchymov kaj al ĝi subigitaj minejaj laborejoj devis esti la organizado de laboro, certigado de necesa ekipaĵo kaj instalaĵo, sed en kio ĝi dum multe da jaroj malsukcesis. Forportis tion la civilaj ministoj kaj duoble memkomprenebe la punitoj.[7]

La entrepreno Jáchymovské doly estis ankaŭ proprumanto de la tendaraj areoj kaj ĝi respondecis por ilia konstruado kaj trafik-kapablo. La entrepreno tiel rekte kaj nerekte partoprenis en represalioj kontraŭ la punitoj en la urania industrio.[8]

 
Informa tabulo ĉe la eksa tendaro Svornost
 
Informa tabulo ĉe la eksa tendaro Rovnost

Administrado de prizonaj uraniaj tendaroj redakti

Diference de la tendaroj de deviga laboro, kies trafikon kontrolis la ĉeĥoslovaka Ministerio de enlando, la prizonajn laborpunejojn gvidis de komence la ĉeĥoslovaka Ministerio de justeco, de printempo de 1951 Ministerio de nacia sekureco kaj nur post nuligo de MNS en la jaro 1953 transprenis la kontrolon super la prizonaj laborpunejoj resorto de enlando. Sed signifan influon al la funkciado de la tendaroj kaj al la ĉiutaga suferado de la malliberigitoj havis ankaŭ la civila mineja entrepreno Jáchymovské doly.[9]

La prizonaj laborpunejoj ĉe uraniaj minejoj estiĝadis iom post iom inter la jaroj 1949 ĝis 1953.[10] La bazon de la estiĝanta tendara sistemo kreis grupo de tendaroj ĉe la plej malnovaj uraniaj ŝaktoj en ĉirkaŭaĵo de Jáchymov kun la centra administrado en Vykmanov ĉe Ostrov. Ĉi tieaj prizonaj laborpunejoj komencis devene funcii kiel filio de malliberejo Plzeň-Bory, kun sekve estiĝinta memstara administracio, markata per kaŝnomo Stacio Ostrov, respektive Administrado de tendaroj Ostrov.[11] Enkadre de rapida plialtigado de produkto de uranio komencis baldaŭ estiĝadi ankaŭ samaj tendaroj ĉe Horní Slavkov kaj ankaŭ ĉe Příbram. La tutan sistemon iom post iom kreis 18 baritaj tendaraj ekipaĵoj. Rilate al tio, ke du tendaroj en certa tempo transŝoviĝis en alian lokon, oni iam parolas pri 20 tendaraj areoj, eĉ kiam la nomoj de tiuj ĉi tendaroj restis neŝnĝitaj. Ĉiuj prizonaj tendaroj ĉe uraniaj minejoj estis difinataj kiel apartaj laborejoj de Prizona institucio Ostrov, pro kio ili kreis la plej grandan prizonan institucion, kia kiam sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio ekzistis.[12][13]

La administracio de la uraniaj tendaroj havis sidejon en Vykmanov, kie ankaŭ funkciis centra prizna institucio de la tuta tendara sistemo. Sole inter la jaroj 1950 ĝis 1954 estis el sekurecaj kaŭzoj kiel administra kaj centra tendaro uzata la tn. Centra tendaro, situanta en la plej gardata regiono tuj ĉe Jáchymov (proksime de ŝakto Bratrství).[14]

Inspekton super la prizonaj laborpunejoj estis kelke da jaroj objekto de kompetencaj disputoj kaj postkulisa alta politiko inter sovetaj prizonaj konsilantoj, sovetaj manaĝeroj de Jáchymovské doly, organoj de ministerio de justeco kaj organoj de ministerio de nacia sekureco. La sovetaj organoj, kiuj en la regiono ĝis la jaro 1950 trafikis reton de propraj militkaptitecaj tendaroj havis intereson transpreni ankaŭ la administradon de la nove estiĝintaj laborpunejoj. Tiun ĉi eblecon la ĉeĥoslovaka flanko forte rifuzis. Provo pri la postkulisa influo de la sovetaj konsilantoj en okazado en la tendaroj estis dum kelke da jaroj objekto de multaj disputoj.[15] Sed la kazo de la konfliktoj estis ekskluzive la potenca influo, ne la vivkondiĉoj de la punitoj.

Inspekton super la punitoj interne de la tendaroj sekurigis ĝis printempo de 1951 Korpuso de uniformita prizona gardistaro (KPG), gvidita de ministerio de justeco. Printempe de 1951 per forto transprenis la tutan administradon de la tendaroj ministerio de nacia sekureco (formacio de KNS (ĉeĥe: Sbor národní bezpečnosti, mallongigo SNB) SNB Jeřáb), kiu ĝis tiu tempo sekurigis gardadon de malliberigitoj ekster la areo de la tendaroj (eskortoj al laborejoj kaj reen). Post la pereo de MNS en la jaro 1953 transprenis la tendarojn ministerio de enlando kun nove ŝargitaj larĝaj kompetencoj. La sistemo de la uraniaj tendaroj sekve funkciis sub koda markigo Administrado de ME Jáchymov. La gardadon komencis nove sekurigi Interna gardistaro de ME.[16]

 
Ŝtupoj al eksa tendaro Svornost ĉe Jáchymov
 
Areo de la tendaro Vojna

Trafiko de la prizonaj laborpunejoj redakti

Ĉiu prizona laborpunejo estis memstara trafika unuo. Formala estro de ĉiu tendara ekipaĵo estis tendarestro - membro de prizona gardistaro, ekde la jaro 1951 membro de SNB Jeřáb. Li disponis je povoj sur nivelo de direktoro de kutima firma malliberejo. Li respondecis sole al la centra administrado de la tendaroj. Teamon de liaj subuloj kreis klerigisto, provizogardisto kaj grupo de ordinaraj membroj de la tendara gardistaro. Signifan rolon en la ĉiutaga irado de la tendaro havis la tn. memadministrado de mallibrigitoj, do grupo de elitaj malliberigitoj komisiitaj de organizaj povoj super la ceteraj punitoj kaj ofte ankaŭ misuzantaj ilin.[17]

Ĉiun tendaron estis barita per alta duobla barilo el pikdrato. La tendarareo estis seninterrompe gardata el kelke da altaj gardoturoj. Interne de la tendaro situis komandanteja barako kun kancelieroj kaj ĉambroj de la tendara memadminstrado, plu loĝigejoj por malliberigitoj, kuirejo, vestolavejo, deponejoj (de nutraĵoj, brulmaterialo ks.), kantino, reedukeja barako (la tn. kulturbarako), vestolavejo, punbarako kaj malmola korektejo.[18]

Proksimume duonon de la punitoj en la enlandaj uraniaj minejoj kreis politikaj malliberigitoj de diversa speco. Ĝuste supozitaj aŭ veraj kontraŭantoj de komunisma reĝimo suferis en la tendaroj plej multe. La prizonaj laborpunejoj estis famaj pro krudaj neleĝecoj, kiuj transpaŝis eĉ tiaman komunisman rajton. Tiuj ĉi neleĝecoj estis unue celitaj kontraŭ klasaj malamikoj de la reĝimo, ne kontraŭ ŝtelistoj kaj murdistoj, kiuj kreis la duan grandan tendaran komunumon kaj ili estis paradokse konsiderataj fare de la gvidantaro de la tendaro kiel plej fidindaj malliberigitoj. Ĝis la jaro 1955 ekzistis en la tendaroj ankoraŭ la tria grupo de malliberigitoj, kondamnitaj enkadre de postmilita retribucio. Eĉ ne tiun ĉi grupon de la punitoj eblas paŭŝaligi.[19]

Plimulton de la tendaraj barakoj kreis fuŝaj lignaj konstruaĵoj. La loĝigejoj ne estis enigitaj en la teron, sed ili staris sur malaltaj kolonetoj, por ke oni eliminu riskon de subfoso kaj provon je fuĝo. En kutima loĝigejbarako estis dek ĝis de du ĉambroj, en kiuj loĝis mezproksime dudek ĝis tridek punitoj. La loĝigitaro de la barako dormis sur etaĝlitoj. Krom la lito povis havi ĉiu punito ankoraŭ kartonan kesteton, en kiu li havis kelke de siaj perdonaj aĵoj. Meze de ĉiu ĉambro estis lokigita tablo, ĉe kiu dumtage sidadis punitoj, asignitaj al nokta skipo. En ĉiu ĉambro staris stovo, sed kiun oni uzis nur dum vintra periodo kaj nur dum la tago. Nokte estis malpermesite hejti pro timoj de ebla incendio. La punitoj ricevis nur limigitan aldonon de hejtaĵo, kiu ne sufiĉis al ili ofte eĉ ne dum la tago. De aŭtuno ĝis printempo la fuŝaj loĝigejoj ne kapabli reteni pli fortan varmon.[20]

La punitoj estis en la uraniaj minejoj okupitaj en du, respektive en tri skipoj. En laborlokoj ili kutime venadis en kontakton kun civilaj ministoj, kiuj donis al ili laboron. La civilistoj estis ja avertataj antaŭ la komunikado kun la punitoj. Sed plimulto de la ministoj havis al la komunisma sistemo ambivalentan rilaton kaj kutime ili rompis kaj sekurecajn kaj la ŝtate sekurecajn preskribojn. Kelkaj civilistoj partoprenis en ĉikanado de la punitoj, aliaj male komprenis, ke estas ĉi tie apud murdistoj kaj perfortuloj ankaŭ multe da malliberigitoj politikaj, kaj ili klopodis helpi ilin.[21]

 
Interno de loĝigejo
 
Subtera korektejo en la tendaro Vojna

Ĉikanado kaj neleĝecoj redakti

La justeca kaj polica aparataro de la komunisma Ĉeĥoslovakio estis fondita en klasa malamo kaj malzorgemo de la subprememaj organoj. Fakte ĉiuj konsisteroj de ŝtata administrado kaj memadministrado tiel havis eblecon rekte kaj nerekte partopreni en la maljusta persekutado de la veraj aŭ supozitaj kritikantoj de la komunisma reĝimo. En la enlandaj malliberejoj okazis dum la 1950-aj jaroj la tuta vico de neleĝecoj kaj laborpunejoj neniel elflankis el tiu ĉi subprema politiko.[22][23]

Fakte ĉiu tago povis esti por la punito pasigita per etaj formoj de ĉikanado, kiuj pli-malpli transpaŝis kadron de senbezona strikta mallibereja disciplino. Dependis de karaktero de unuopaj membro de gardistaro, de individuaj tendaraj ciskonstancoj, de politika situacio kaj de karaktero de la konkreta malliberigito. Ĝenerale validis, ke krimaj malliberigitoj estis en la okuloj de la tendara administrado konsiderataj kiel pli fidindaj kaj fidindaj, dum al la politikaj malliberigitoj oni rigardis kiel al nereedukeblaj malamikoj de la ŝtato, kiuj meritas neniun kompaton.[24]

La plej oftaj formoj de la ĉiutaga ĉikanado konsistis en vorta ideologie motivigata humiligado de la politikaj malliberigitoj. Kutima konsisto estis ankaŭ kunvokado de superfluaj kaj longaj kalkuligaj alvenoj kelkfoje dum la tago.[25] Precipe la politikaj punitoj estis enaktivigataj en punbrigadojn, dum kiuj ili devis post la laboro en minejo, sendepende al la penego purigi la tendaro aŭ plenumi tute senbezonajn taskojn (ekzemple portadi ŝtonojn el unu amaso sur la alian kaj poste male).[26] La elĉerpantaj kaj humiligaj estis ankaŭ ideologiaj paroladojdum la kalkuligaj alvenoj aŭ enkadre de devigaj politikaj instruadoj. Apud tio la gradistoj propravole limigis al la politikaj punitoj vizitojn de parencoj kaj korespondadon kun ili. La eblecoj por la persona evoluo de la politikaj malliberigitoj estis minimumaj.[27][28]

Unu el la plej kruelaj kaj samtempe iracionalaj formoj de la tendara ĉikanado estis neado de sufiĉa nutraĵo al tiuj, kiuj ne plenumis la postulatan laborkvoton.[29] Ili estis lokigitaj en punbarakon aŭ en korektejon kaj ili ricevis malaltigitajn dotojn de nutraĵo.

Apud la malpermesoj, limigado kaj despota traktado spertis la punitoj ankaŭ la malfermitan perforton. Tre brutale oni traktis kun fuĝintoj, aŭ personoj suspektindaj el planado de fuĝo. En kunlaboro kun la tendaraj konsisteroj de StB ili estis subigataj al kruela torturado, parte pro puno, parte en klopodo ekscii eblajn komplicojn.[30] Al la individua fizika insultado estis submetita ajna piunito, kiun estis markita kiel obstina, aroganta aŭ eble li sole malbone salutis iun el la membroj de la tendara gardistaro. Fakte ĉiu tia punito estis por kelke da tagoj lokigita en disciplinan izolan ĉelon, do ili estis fermitaj en specialan korektejon. Ellasi eblas eĉ ne minacoj de fizika likvido, kiuj falis en la psikon de la punitoj.

La plej grandaj neleĝecoj finis en la tendaroj inter la jaroj 1953–1955. Dum la jaro 1956 ja ankoraŭ okazis karakteriza pliakrigo de la tendara vivo, sed jam sole dumtempa, koneksanta kun streĉo en Pollando kaj Hungario.[31]

Tendara piloriumado en frosto redakti

Unu el la plej kruelaj formoj de la tendara torturo estis punstaro en tendara pilorio. En la praktiko ĝi aspektis tiel, ke la punito devis kelke da horoj aŭ eĉ tagoj stari ĉe la tendara barilo aŭ antaŭ la komandanteja barako. La tendara gardistaro tre ekŝatis la uzadon de tiu ĉi puno precipe dum malvarmaj kaj frostaj tagoj, kiuj estas precipe en ĉirkaŭaĵo de Jáchymov, sed ankaŭ en regiono de Horní Slavkov de aŭtuno ĝis printempo fakte ĉiutaga aperaĵo.[32]

La puniton staranta ĉe la tendara pilorio neniu el la gardistaro devis eĉ ne tuŝi.[33] La kelkhora staro en frosto pacigis lin sen ia ajn persona insultado. La punitoj surhavis nur maldikan veston sen kolumo. La ĉapoj estis al la piloriumataj punitoj forprenataj regule. Gantojn eĉ ne koltukojn ili havis neniajn. Ilin estis donita je pardono kaj nepardono de veter-influoj kaj ilia korpotemperaturo rapide sinkis. La psiologia celo de la puno, nefarata en kaŝo de la fermita korektejo, sed publike en la okuloj de la tuta tendaro, estis unusgnifa. La neelteneblaj torturoj de la punito devis estis averto al la tuta loĝigitaro de la tendaro, kiel estos manipulite kun eventualaj pluaj tumultuloj.[34]

En la jaroj 1950–1953 la puno de la tendara piloriumado estis validigata fakte en ĉiuj tendaroj de la tuta sistemo de Jáchymov.[35] Pro reparolado kaj aroganta prezentado la rezistemaj punitoj devis stari plimulte kelke da tagoj en pluvo aŭ en frosto. Fuĝprovantoj estis krom tio surverŝataj de akvo aŭ estis forprenitaj al ili la ŝuoj.[36] Ankoraŭ pli longe staris en la pilorio ortodoksaj adventistoj de la sepa tago,[37] kiuj persistis en sia sanktigado de sabato. Sabate ili rifuzis veni en laboron kaj ili devis la tutan tagon stari pro la puno ĉe latendara barilo. La sekvantan tagon poste spite al la fizika elfortiĝo ili devis iri en laboron, por ke ili surlaboru la perditajn horojn.[38] Sed la brutaleco de la tendara gardistaro iris ankoraŭ pluen. La junaj atestantoj de Jehovo, kiuj en la jaroj 1950–1953 rifuzis mini la uranian ercon por militaj celoj, estis al la tendara pilorio starigataj aŭ eĉ alligataj per ŝnuro por kelke da tagoj aŭ eĉ por la tuta semajno, eĉ en sukcesinte aldevigi ilin al la laboro por la militigita industrio. Plimulto el ili finis en malsanĉambro aŭ en malsanulejo.[39][40] Laŭ iuj memorigantoj onidire eĉ kelkaj piloriumataj atestantoj de Jehovo en la ĉirkaŭaĵo de Jáchymov laŭvorte frostis,[41] sed la ĝisnuna esplorado tiajn kazojn ne konfirmis. Tio memkompreneble ne malaltigas la kruelecon de la piloriumigataj punoj, dum kiuj la temperaturo de la haŭto sinkis sub la perceptebla konscio kaj la punataj rifuzantoj frostiĝis kaj falis en senkonscion.

 
Malnova mineja bormaŝino en ŝtolo Svornost
 
La tiel nomata Turo de morto, la eksa ordigejo de urania erco
 
Minvestoj – laborvesto de civilulaj kaj neliberaj ministoj

Pluaj sandamaĝigoj kaj neleĝecoj redakti

La nacia entrepreno Jáchymovské doly kaj la subprema aparato de la ministerioj de justeco, nacia sekureco kaj enlando, same kiel al ili superitaj ŝtatorganoj longtempe bagateligis la minriskojn, la sekrecon de laboro kaj specifajn sanriskojn koneksantaj kun la minado de radioaktivaj ercoj. La civilistoj kaj punitoj sekve de tio farriĝis viktimoj de la tuta vico lezoj kaj dumvivaj sandamaĝigoj, same kiel viktimoj de malsanoj el profesio, ofte finantaj per fatala maniero.[22][42]

Pri suspektinda alta mortofteco de la ministoj el Jáchymov oni sciis inter la lokaj kuracistoj jam longe kaj komence de la 20-a jarcento komencis ties kaŭzoj sisteme esplorataj. Sed sekve de malvigleco de la respondecaj organoj la ŝtato kaj la mineja entrepreno oni komencis pli detale interesiĝi nur en la dua duono de la 1950-aj jaroj. La plej grandan riskon dum laboro en la urania minejo prezentis enspirado de eroj de diskirlita granita polvo, damaĝiganta la pulmon, kaj ankaŭ radono. Iom post iom estis ankaŭ pruvite, ke alta procento de kancero de ĉi tieaj ministoj vere koneksas kun la forta radiado de urania erco.[43]

Al la tute nepardonebla manipulado estis subigitaj punitoj, kiuj devis sen bezonaj ŝirmaj helpiloj labori en ordigejoj kaj erigejoj de urania erco. La plej malbonaj kondiĉoj regis en tou ĉi rilato en tendaro "L" en Vykmanov, kie la punitoj venadis en rektan kontakton kun radioaktiva rubo.[23][44]

Aliaj formoj de la dumvivaj komplikaĵoj forportis el la tendaroj tiuj, kiuj fariĝis viktimoj de la sadismaj gardantoj. La dumvivaj sekvoj estis kunigitaj kun la pli supre menciita tendara piloriumado, dum kiu grave malvarmumis la internaj organoj kkaj frostis lia haŭto.[33]

Uraniaj tendaroj en mitoj redakti

Simile kiel ĉe aliaj membrigitaj historiaj fenomenoj okazis ankaŭ ĉirkaŭ la uraniaj tendaroj en Ĉeĥio estiĝo de kelkaj mitoj. Laika kaj parte ankaŭ faka publiko akceptis ilin kiel la siaj kaj la faka diskurso aranĝas kun ili nur en lastaj jaroj.[45]

La bazo de mitologio de la uraniaj tendaroj estis metita jam fine de l 1960-aj jatoj, enkadre de nekritika kolekto de plendoj al subpremaj organoj, kiuj tiam ne estis adekvate kaj senpartie valorigitaj.[46] Kaj historiaj nocioj de tipo "mukl", "koncentrejo de Jáchymov", likvida lagro Vykmanov" kaj kelkaj pluaj, kiuj komencis esti validigataj al la sistemo de prizonado de Jáchymov, akiris des pli multe da patino de graveco. El la sama tempo devenas legendo pri Albín Dvořák. La vera bazo de la neleĝeco en la prizonaj laborpunejoj estas tiel taksata en lastaj kelke da malmultaj jaroj.

Laborpunejoj establitaj ĉe uraniaj minejoj redakti

Resumo de la laborpunejoj ĉe la uraniaj minejoj en Ĉeĥio, kiuj fuknkciis en la jaroj 1949–1961.[47]

nomo de tendaro kaŝnomo regiono establo nuligo
Vykmanov I C Jáchymov 1. 3. 1949 ĝi funkcias ĝis nun
Mariánská (malnova tendaro) B Jáchymov 4. 6. 1949 aŭtuno de 1953
Prokop T Horní Slavkov 2. 7. 1949 14. 5. 1955
Eliáš I N Jáchymov 29. 7. 1949 fine de la jaro 1951
Rovnost (malnova tendaro) P Jáchymov 15. 9. 1949 printempo-somero de 1950
Svornost K Jáchymov 4. 12. 1949 29. 10. 1954
Ležnice O Horní Slavkov 26. 1. 1950 22. 8. 1955
Centra tendaro D Jáchymov 4. 2. 1950 12. 12. 1954
Bratrství M Jáchymov 21. 2. 1950 12. 6. 1954
Rovnost (nova tendaro) P Jáchymov 1950 1. 6. 1961
Eliáš II N Jáchymov 8. 12. 1950 1. 4. 1959
Vykmanov II L Jáchymov antaŭ februaro de 1951 26. 5. 1956
Svatopluk V Horní Slavkov februaro-aprilo 1951 14. 5. 1955
Vršek-Barbora E Jáchymov junio de 1951 30. 3. 1957
XII X Horní Slavkov junio-julio de 1951 9. 8. 1954
Vojna U Příbram ĝis 20. 7. 1951 1. 6. 1961
Nikolaj A Jáchymov septembro de 1951 1. 7. 1958
Bytíz Z Příbram majo de 1953 ĝi funkcias ĝis nun
Mariánská (nova tendaro) B Jáchymov aŭtuno de 1953 1. 4. 1960

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 50. ISBN 978-80-905864-8-2.
  2. Bursík, Tomáš. (2009) Přišli jsme na svět proto, aby nás pronásledovali. Praha: Ústav pro studium totalitních režimů, p. 7. ISBN 978-80-87211-22-9.
  3. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 721. ISBN 978-80-905864-8-2.
  4. Bursík, Tomáš. (2009) Přišli jsme na svět proto, aby nás pronásledovali. Praha: Ústav pro studium totalitních režimů, p. 10–14, 23–29. ISBN 978-80-87211-22-9.
  5. Bártík, František. (2017) Nad krajinou slz a radiace. Praha: Úřad dokumentace a vyšetřování zločinů komunismu, p. 6–18. ISBN 978-80-86621-36-4.
  6. Příběhy bezpráví: Otto Neumann, Paměť národa, 1. 1. 2007.
  7. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 76, 79, 329–351. ISBN 978-80-905864-8-2.
  8. BAUER. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 24, 155, 240. ISBN 978-80-905864-8-2.
  9. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 156–180, 303–311. ISBN 978-80-905864-8-2.
  10. {{{Titolo}}}. ISBN 978-80-905864-8-2.
  11. PETRÁŠOVÁ, Ludmila. Vězeňské tábory v jáchymovských uranových dolech 1949–1961. Praha: MV ČR, p. 343–346, 382–386.
  12. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 122. ISBN 978-80-905864-8-2.
  13. PETRÁŠOVÁ, Ludmila. Vězeňské tábory v jáchymovských uranových dolech 1949–1961. Praha: MV ČR, p. 343–344.
  14. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 128–129, 726. ISBN 978-80-905864-8-2.
  15. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 192–198, 240–251. ISBN 978-80-905864-8-2.
  16. Bursík, Tomáš. (2009) Přišli jsme na svět proto, aby nás pronásledovali. Praha: Ústav pro studium totalitních režimů, p. 159–160. ISBN 978-80-87211-22-9.
  17. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 122, 123, 269. ISBN 978-80-905864-8-2.
  18. PETRÁŠOVÁ, Ludmila. Vězeňské tábory v jáchymovských uranových dolech 1949–1961. Praha: MV ČR, p. 346–353.
  19. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 230–236. ISBN 978-80-905864-8-2.
  20. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 140–142, 157–160. ISBN 978-80-905864-8-2.
  21. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 140–145, 329–351. ISBN 978-80-905864-8-2.
  22. 22,0 22,1 Příběhy bezpráví: Jiří Světlík, Paměť národa, 13. 11. 2013.
  23. 23,0 23,1 Příběhy bezpráví: Karel Plocek, Paměť národa, 19. 6. 2007.
  24. Bubeníčková-Kuthanová, Milena. (2015) Vybledlá fotografie. Praha: Nová Forma, p. 52, 75, 78, 84. ISBN 978-80-7453-553-6.
  25. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 441–446. ISBN 978-80-905864-8-2.
  26. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 286–289. ISBN 978-80-905864-8-2.
  27. PETRÁŠOVÁ, Ludmila. Vězeňské tábory v jáchymovských uranových dolech 1949–1961. Praha: MV ČR, p. 392–411.
  28. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 204–215, 373–383. ISBN 978-80-905864-8-2.
  29. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 279–286, 480. ISBN 978-80-905864-8-2.
  30. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 290–302. ISBN 978-80-905864-8-2.
  31. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 721–734. ISBN 978-80-905864-8-2.
  32. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 459–493. ISBN 978-80-905864-8-2.
  33. 33,0 33,1 Příběhy bezpráví: Josef Podběra, Paměť národa, 4. 5. 2010.
  34. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 459–493, 680–696. ISBN 978-80-905864-8-2.
  35. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 577–580, 672–680. ISBN 978-80-905864-8-2.
  36. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 482. ISBN 978-80-905864-8-2.
  37. Příběhy bezpráví: Rudolf Duda, Paměť národa, 14. 6. 2007.
  38. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 512, 545, 546, 573. ISBN 978-80-905864-8-2.
  39. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 514–580. ISBN 978-80-905864-8-2.
  40. Příběhy bezpráví: Petr Jankovský, Paměť národa, 3. 3. 2010.
  41. Komínek, Milo. (1991) I pod oblohou je peklo. Toronto: Moravia. ISBN 0-921863-14-4.
  42. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 696–708. ISBN 978-80-905864-8-2.
  43. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 180, 320, 699–700. ISBN 978-80-905864-8-2.
  44. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 318–324, 717. ISBN 978-80-905864-8-2.
  45. BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 663, 736–740. ISBN 978-80-905864-8-2.
  46. BAUER. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB, p. 661–671. ISBN 978-80-905864-8-2.
  47. Těžba uranu a trestanecké tábory při podniku Jáchymovské doly, abcHistory.cz, 8. 6. 2020.

Literaturo redakti

  • Bártík, František. (2017) Nad krajinou slz a radiace. Praha: Úřad dokumentace a vyšetřování zločinů komunismu. ISBN 978-80-86621-36-4.
  • BAUER, Zdeněk a kol.. (2019) Jáchymovské tábory – peklo, ve kterém mrzlo. Praha: NZB. ISBN 978-80-905864-8-2.
  • Bursík, Tomáš. (2009) Přišli jsme na svět proto, aby nás pronásledovali. Praha: Ústav pro studium totalitních režimů. ISBN 978-80-87211-22-9.
  • Bubeníčková-Kuthanová, Milena. (2015) Vybledlá fotografie. Praha: Nová Forma. ISBN 978-80-7453-553-6.
  • PETRÁŠOVÁ, Ludmila. Vězeňské tábory v jáchymovských uranových dolech 1949–1961. Praha: MV ČR.

Rilataj artikoloj redakti