Problemsolvado

uzante ĝeneralajn aŭ ĝustempajn metodojn en ordo por trovi solvojn al problemoj

Problemsolvado estas la kapablo superi defiojn aŭ obstaklojn por atingi apartan celon. Tiu strebado konsistas en uzado de ĝenraj aŭ ad hoc metodoj, laŭ ordigita aŭ sistema maniero, por trovi solvojn al problemoj.

Virino okupiĝas pri matematika problemsolvado

La kapablo solvi problemojn ebligas danke al kompleksa interago inter kogno kaj metakogno [1] kaj ĝi estas ligita al la administraj funkcioj [2]. Solvo de problemoj povas esti produkto de multaj formoj de kreiva pensado, ĉar ĝi ofte ekestiĝas de la bezono trakti iun problemon [3]. Iuj argumentas, ke estas pli grave lerni kiel solvi problemon ol atingi solvon al specifa problemo [1]. Problemsolva kapablo povas helpi en la planado kaj ekzekutfazo de agadplano.

Kelkaj el la problem-solvaj teknikoj disvolvigis kaj uzis en artefarita intelekto, informadiko, inĝenieriko, matematiko, medicino, ktp., estas rilataj al mensaj problem-solvadaj teknikoj studitaj en psikologio. Alia tereno estas la praktika uzado de teknikoj por solvado de problemoj en ĉiutaga vivo de komunumoj, instrusistemo, sansistemo, politiko, internaciaj rilatoj ktp.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kazemi, F., Yektayar, M., & Abad, A. M. B. (2012). Investigation the impact of chess play on developing meta-cognitive ability and math problem-solving power of students at different levels of education. Procedia-Social and Behavioral Sciences, 32, 372-379.
  2. Barkley, R. A., & Murphy, K. R. (2010). Impairment in occupational functioning and adult ADHD: the predictive utility of executive function (EF) ratings versus EF tests. Archives of Clinical Neuropsychology, 25(3), 157-173.
  3. Chakravarty, A. (2010). The creative brain–Revisiting concepts. Medical hypotheses, 74(3), 606-612.

Eksteraj ligiloj redakti