La Proceso Scopes (oficiale konata kiel The State of Tennessee v. John Thomas Scopes [esperante: la ŝtato Tenesio kontraŭ John Thomas Scopes], sed ofte populare nomata The Monkey Trial [esperante: la Simia Proceso]) estis kriminala proceso en 1925 de John Scopes pro instruado de la teorio de evoluismo kontraŭe al la Biblia teorio de kreismo laŭ Genezo.

Eventoj, kiuj kondukis al la proceso redakti

En marto 1925 la Tenesia parlamento aprobis la Leĝon Butler, kiu malpermesis la instruadon de evoluismo ĉe ĉiuj publikaj lernejoj kaj universitatoj. La American Civil Liberities Union (esperante: Usona Unio pri Civitanaj Liberoj), leĝa organizo, kiu rekomendas liberalan interpreton de Usona Konstitucio kaj individuajn rajtojn, deklaris, ke ĝi defendos tiun, kiu malobservos la leĝon.

George Rappleyea, Tenesia negocisto loĝanta en urbeto Dayton, konvinkis aliajn negocistojn, ke la diskonigo de la proceso helpus la lokan ekonomion. Sekve ili kuniĝis kun John Scopes, usona futbala trejnisto ĉe la mezlernejo en Dayton.

La negocistoj aranĝis, ke Scopes instruu biologian klason kaj diskutu la teorion de evoluismo, por ke li estu arestita kaj akuzita en proceso.

La proceso redakti

 
Clarence Darrow

Kiel ACLU promesis, ĝi defendis lin dum la proceso. ACLU sendis faman ateistan advokaton, Clarence Darrow, por defendi Scopes-on. La akuzon reprezentis malliberala Kristana politikisto, William Jennings Bryan. (Bryan iam estis prezidenta kandidato). Pro tiuj du famaj advokatoj la proceso ricevis multan amaskomunikilan atenton.

Dum la proceso Darrow faris la nekutiman agon, pridemandi Bryan kvazaŭ li estis atestanto. Darrow atakis la biblian priparolon pri Jona, la batalon pri Jeriĥo kaj la datojn de la kreismo determinitajn de la anglikana episkopo James Ussher.

La proceso rezultigis verdikton de kulpeco. Post apelacio la ŝtata tribunalo konfirmis la laŭleĝecon de la Leĝo Butler, sed favore decidis por Scopes, ĉar la monpunan verdikton decidis la juĝisto, ne la ĵurianoj, kiel la leĝo postulis.

La prokuroraro decidis ne okazigi novan proceson.

Reago al la proceso redakti

La proceso estis la temo de multa gazetara atento kaj prezentis Scopes'n kiel viktimon de religia kaj kontraŭscienca persekutado.

Pro la malpozitivaj reagoj de la gazetaro la Tenesia Parlamento nuligis la leĝon en 1926.

Postaj procesoj en Usono evidentigis, ke la instruado de kreismo estas malpermesita de la Usona Konstitucia apartigo de la eklezio kaj la ŝtato.

La Proceso Scopes en populara kulturo redakti

  • La filmo Inherit the Wind (esperante: Heredu la venton) estis usona filmo bazita sur la reala proceso.