Procio estas la plej ofta izotopo de hidrogeno. Pliaj hidrogenizotopoj estas deŭterio kaj tricio. La nomo venas el la greka πρõτον: "La unua".

La kemia simbolo estas 1H. Male al deŭterio kaj tricio, ĝi ne entenas neŭtronon en la atomkerno sed nur unu protonon, kies nomo derivas el procio. Normala akvo (H2O) entenas procion kiel hidrogenizotopon.

La proporcio de la diversaj hidrogenaj izotopoj en la naturo:

  • Procio (1H) 99,985 %
  • Deŭterio (2H, D) 0,0145 %
  • Tricio (3H, T) 10−15 %