Produktorilatoj (germane Produktionsverhältnisse) estas koncepto ofte uzata de Karl Marx kaj Friedrich Engels en sia teorio de historia materiismo kaj en Das Kapital. Ĝi estis por la unua fojo klare uzata en la libro de Markso nome Misère de la philosophie (Mizero de filozofio), kvankam Markso kaj Engels jam estis difinintaj la terminon en Die deutsche Ideologie (La germana ideologio).

Karl Marx: Misère de la philosophie. Réponse a la philosophie de la misère de M. Proudhon, Erstausgabe, 1847.

Kelkaj sociaj rilatoj estas volontaj kaj libere elektitaj (persono elektas asociiĝi kun alia persono aŭ grupo). Sed aliaj sociaj rilatoj estas nevolontaj, t.e. personoj povas esti socie rilatigitaj, vole nevole, ĉar ili estas parto de familio, grupo, organizo, komunumo, nacio, ŝtato ktp.

Laŭ "produktorilatoj", Markso kaj Engels komprenas la totalan sumon de sociaj rilatoj kiujn persono devas entrepreni por survivi, produkti kaj reprodukti siajn vivrimedojn. Ĉar la personoj devas entrepreni tiujn sociajn rilatojn, t.e. ĉar la partopreno en tiuj ne estas volonta, la totalo de tiuj sociaj rilatoj konstituas relative stabilan kaj permanentan strukturon, nome la "ekonomia strukturo" aŭ Produktomaniero.

La termino "produktorilatoj" estas iom svaga, pro du ĉefaj tialoj, nome la jenaj:

  • La germana vorto Verhältnis povas signifi "rilaton" aŭ "proporcion". Tiele, la rilatoj povas esti kvalitaj, kvantaj aŭ ambaŭaj. La aplikota signifo povas esti establita nur pro la kunteksto.
  • La rilatoj al kiuj Markso referencas povas esti sociaj rilatoj, ekonomiaj rilatoj aŭ teknologiaj rilatoj.

Markso kaj Engels tipe uzis la terminon por referenci al la sociekonomiaj rilatoj karakteraj de specifa epoko; por ekzemplo: la ekskluziva rilato de kapitalisto kun la kapitala havaĵo, kaj la konsekvenca rilato de laboristo al kapitalisto; la rilato de feŭda senjoro al sia [[feŭdo], kaj la konsekvenca rilato de la servutulo al sia senjoro; la rilato de sklavestro al sia sklavo; ktp. Ĝi kontrastas kun kaj estas tuŝata ankaŭ je tio kion Markso nomas la produktofortoj.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Perry Anderson, Passages from Antiquity to Feudalism.
  • G.E.M. De Ste Croix, The Class Struggle in the Ancient Greek World: From the Archaic Age to the Arab Conquests.
  • Chris Harman, A People's History of the World.
  • Barry Hindess & Paul Q. Hirst, Pre-capitalist modes of production. London: Routledge, 1975.
  • Lawrence Krader, The Asiatic Mode of Production; Sources, Development and Critique in the Writings of Karl Marx.
  • Ernest Mandel, Marxist Economic Theory.