Malfermi la ĉefan menuon
Anna ĉe la prezento de Jesuo (dekstre, sub la anĝelo), de Giotto, Kapelo de Scrovegni en Padovo

Anna (hebree חַנָּה, malnovgreke Ἄννα) aŭ Anna la profetino estas virino menciita en la evangelio laŭ Luko. Laŭ tiu evangelio, ŝi estis maljuna juda virino kiu profetis pri Jesuo en la Templo de Jerusalemo. Ŝi aperas en Luko 2: 36-38 dum la prezento de Jesuo ĉe la templo, kristane memorigata per la kandelfesto.

Nova TestamentoRedakti

En la evangelio laŭ Luko ŝi menciatas kiel sekve:

 
 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem.[1] 

El tiuj tri versoj de Luko, la jeno konatas pri Anna:

  • Ŝi estis profetino.
  • Ŝi estis filino de Fanuel (hebree פְּנוּאֵל‎, Fənū’êl, lia nomo havas la signifon "vizaĝo de dio").
  • Ŝi estis membro de la izraelana tribo de Aŝer.
  • Ŝi estis vidvigita post sep jaroj de geedzeco (ŝia edzo ne estas nomita).
  • Ŝi estis devota judo kiu regule praktikas preĝon kaj faston.

Luko priskribas ŝin kiel "grandaĝa". Multaj bibliaj versioj kaj malnovaj komentoj deklaras ke ŝi havis 84 jarojn.[2][3]

Eklezia tradicio kaj adoroRedakti

La katolika eklezio kaj la Orientaj ortodoksaj eklezioj memorfestas ŝin kiel sanktulo "Anna la profetino". La orientaj ortodoksaj eklezioj konsideras ke ŝi kaj Simeon, saĝa maljuna viro kiu kun ŝi estas en la templo kiam alportatas la beba Jesuo, estas la lasta profetoj de la Malnova Testamento. Ambaŭ havas sian memorfestan tagon la 3-an de februaro, la tagon post la tradicia memoro de la kandelfesto.

NotojRedakti