Profetoj de Islamo

(Alidirektita el Profetoj de islamo)
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La profetoj de Islamo (en araba: ِٱلْأَنۢبِيَاءُ فِي ٱلْإِسْلَام‎‎, al-ʾAnbiyāʾ fī al-ʾIslām) estas laŭ la islama doktrino individuoj senditaj de Dio al la komunumoj por utili kiel ekzemploj de ideala konduto kaj por disvastigi la mesaĝon de Dio tra la tero kongrue kun islamo. Kelkaj senditoj estas kategoriigitaj kiel mesaĝistoj (en araba: رُسُل‎, rusul), kiuj transsendas la dian rivelon tra la perado de anĝelo. La islamanoj kredas, ke ekzistis multaj profetoj, inklude multajn kiuj ne estas menciitaj en la Korano. En la Korano oni diras, ke "estas po unu mesaĝisto por ĉiu komunumo."[1] La kredo en la islamaj profetoj estas unu de la ses principoj de la islama kredo.[2][3]

La islamanoj kredas, ke la unua profeto estis la unua homo, nome Adamo laŭ la Biblio, kreita de Alaho, laŭ la islama tradicio. Multaj de la riveloj disvastigitaj de la 48 profetoj de la judismo kaj multaj profetoj de la kristanismo estas menciitaj kiel tiaj en la Korano sed kutime per adaptitaj nomoj. Por ekzemplo, la juda Eliŝa estas Aljasa', Ijob estas Ajĝub, Jesuo estas 'Isa, ktp. La Torao donita al Moseo (Musa) estas nomata Taŭrat, la Psalmaro de Davido (Davud) estas Zabur, kaj la evangelio estas nomata Injil.[4]

La lasta kaj plej grava profeto de islamo estas Mahomedo (Muhammad ibn ʿAbdullāh), kiu laŭ islamanoj estas la "Sigelo de la Profetoj" (Ĥatam an-Nabijĝin), kaj la kulmino de linio de profetoj kiuj venas el Jesuo, Moseo, Abrahamo kaj Adamo. Al Mahomedo estis rivelita la Korano en serio de riveloj (poste verkitaj de liaj kompanoj).[5] La islamanoj kredas, ke la Korano estas la nura parolo de Dio laŭvorte kaj dia, kaj tiel neŝanĝebla kaj protektita de la distordo kaj la korupto,[6] destinita resti en sia vera formo ĝis la Fina Tago.[7]

Kvankam Mahomedo estas konsiderata la lasta profeto, kelkaj islamaj tradicioj agnoskas kaj veneras ankaŭ sanktulojn (kvankam kelkaj modernaj tendencoj kiel la salafismo kaj la ŭahabismo malakceptas la teorion de la sankteco).[8]

Laŭ la islama doktrino, ĉiu el la profetoj de Islamo predikis la samajn bazajn ideojn: la kredo en la unueco de Dio nome Alaho kaj la malakcepto de la idoladorado kaj pekado. Kelkaj islamaj fakuloj distingas, diference de judismo kaj kristanismo, inter mesaĝistoj (apostoloj) de Dio (rasul) kaj ĝeneralaj profetoj (nabio). Kaj nabio kaj rasulo estas, laŭ tiuj islamaj fakuloj, elektita de Dio kiel profeto. Ĉiu venis prediki islamon kaj la finan venon de la sendito de Dio, nome Mahomedo, kaj direktis sian mesaĝon al diferenca popolo. Ambaŭ havas mision inspirita en la rivelo de Alaho, sed, laŭ tiuj islamaj fakuloj, la rasuloj elsendas sian mesaĝon pere de libro; tiel ĉiu rasulo estas nabio, sed ne ĉiu nabio estas rasulo.

La islama tradicio subtenas, ke Dio sendis mesaĝistojn al ĉiu nacio. Nur Mahomedo estis sendita por trapasi la dian mesaĝon al la tuta mondo, la aliuloj direktis sin al ĉiu el la diversaj popoloj aŭ landoj.

Notoj redakti

  1. Korano, 10:47
  2. «BBC - Religions - Islam: Basic articles of faith». www.bbc.co.uk. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  3. Wheeler, Brannon M., 1965- (2002). Prophets in the Quran: an introduction to the Quran and Muslim exegesis. Continuum. ISBN 0-8264-4956-5. OCLC 48176687. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  4. Campo, Juan Eduardo, 1950- (2009). Encyclopedia of Islam. Facts On File. ISBN 978-0-8160-5454-1. OCLC 191882169. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  5. Denffer, Ahmad von, 1949- (1983). ʻUlūm al-Qurʼān: an introduction to the sciences of the Qurʼān. Islamic Foundation. ISBN 0-86037-109-3. OCLC 18052166. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  6. Sakr, Ahmad Hussein, 1933- (2000). Understanding the Qurán. Foundation for Islamic Knowledge. ISBN 0-9676602-2-X. OCLC 48239465. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  7. Korano 15:9
  8. Gibb, H. A. R. (Hamilton Alexander Rosskeen), 1895-1971.; Bearman, P. J. (Peri J.) (1960-2009). The encyclopaedia of Islam. (Nova eldono). Brill. ISBN 90-04-16121-X. OCLC 399624. Konsultita la 23an de septembro 2020.

Bibliografio redakti