Profundo estas eco de objekto, kiu priskribas ties distancon de iu difinita nivelo (nulo) malsupren. Kiel la nulo ofte estas nivelo de iu likvaĵo, grundo, marnivelo.

Profundo estas unudimensia grando, kiun oni priskribas per mezurunuoj de longo (metro).

Ankaŭ vertikalan grandecon de ena amplekso de ujo oni nomas profundo.

Figure "profundo" signifas la fundon, la kernon de afero aŭ ion egan, gravan.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri profundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Granda ŝipo bezonas profundon. 
  •  
     Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. 
  •  
     Saĝo abunda, sed ne profunda. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-04.