Programo Sokrato-Leonardo

La Programo Sokrato-Leonardo estis iniciativa programo de la Eŭropa Unio, kiu ekde la jaro 1995 subtenis la transnacian kunlaboron en eduko kaj scienco. Ĝi fine transiris al nova programo Erasmus+ (2014-2020).

Programo Sokrato-Leonardo
SOCRATES I
incentive program
incentive program of the EU • organizaĵo
Komenco 1994 vd
Fino 2006 vd
Poste Lifelong Learning Programme 2007–2013 vd
Lando(j) Eŭropa Unio vd
Fondinto(j) Eŭropa Komisiono vd
vdr

La iniciativa programo kovris ok subprogramojn:

  • La iniciativo Comenius subtenis partnerajn interligojn de lernejoj, la tiucela plua eduko de instruistoj, kaj retoj por lernejaj partnerecoj. Dum kelkaj jaroj ekzistis du ebloj: la lingvaj interŝanĝoj inter almenaŭ du lernejoj de diversaj landoj kun grupoj de ĉirkaŭ 25 lernantoj kaj la interlernejaj interŝanĝoj inter almenaŭ tri lernejoj de diversaj landoj. Laŭ tiu laste menciita eblo okazis en la jardeko de la 2000-aj jaroj kelkaj interŝanĝoj inter lernejoj kie okazas spertoj pri instruado aŭ lernado de Esperanto nome AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) en kiu partoprenis unuflanke lernejoj de Pollando, Hispanio kaj Portugalio kaj duflanke de Bulgario, Hispanio, Italio kaj Britio, krom antaŭaj kaj postaj kontaktoj inter instruistoj kaj lernantoj por prepari la dokumentaro pri tiuj aprobitaj spertoj kaj pri aliaj neaprobitaj.
  • Erasmus estis la bazo por la eŭropa kunlaboro de universitatoj kaj altlernejoj - subtenante ĉefe laborajn restadojn de studentoj kaj instruistoj en altlernejoj de aliaj landoj per stipendioj kaj informoj.
  • La iniciativo „Grundtvig“ subtenis eŭropajn kunlaborajn projektojn kaj alilandajn laborajn restadojn kaj alilandajn restadojn de instruistoj en lernejoj de plenkreskuloj, kaj la kreon de kontaktigaj retoj.
  • La iniciativo „Lingua“ ("lingvo" en la latina) per la eduko de instruistoj kaj per diversaj projektoj subtenis la instruadon de eŭropaj lingvoj, kaj la evoluon de helpiloj kaj materialoj por lingvokursoj.
  • „Minerva“ esploris novajn metodojn de malferma instruado kaj distanca eduko, kaj la eblecojn de modernaj informaj kaj komunikaj teknologioj en eduko.
  • La iniciativo „Observo kaj Novigo“ celis plibonigi la kvaliton kaj travideblecon de edukaj sistemoj, subteni la novigon de la eŭropa edukejaro per interŝanĝo de informoj kaj spertoj, kaj krei komparajn analizojn de eŭropaj edukaj sistemoj kaj politikoj.
  • „Komunaj kampanjoj“ subtenis programojn, kiuj kompletigis kaj interplektis la supre menciitajn iniciativojn.
  • „Flankaj agoj“ estis la varbado kaj publika informado pri la eŭropaj priedukaj iniciativoj, per informiloj kaj amaskomunikiloj.

La unua fazo de la programo kovris la jarojn 1995 ĝis 1999, la dua fazo inter la jaroj 2000 kaj 2006 havis suman buĝeton de 1,85 miliardoj da eŭroj. Ekde 2007 la Programo Sokrato-Leonardo anstataŭiĝis per la nova eŭropa programo por "tutviva lernado" (LLLP) - tiu nova programo ĝis la jaro 2013 eĉ havos buĝeton de 7 miliardoj da eŭroj (parto de ĝi estas la kvara fazo de la programo TEMPUS).

En la Programo Sokrato-Leonardo fine partoprenis 31 ŝtatoj:

Eksteraj ligiloj redakti