Programo de studenta interŝanĝo

Programo de studenta interŝanĝo estas programo per kiu studento, kutime mez-altlerneja, decidas loĝi en fremda lando por lerni la lingvon, kulturon aŭ aliajn aferojn de tiu lando. Tiuj programoj foje nomiĝas "interŝanĝoj", ĉar la landoj ofte interŝanĝas studentojn tiamaniere. La studentoj loĝas kun gastiganta familio, kiu kutime estas senpagaj volontuloj kaj ofte havas infanon, kiu partoprenas, partoprenos aŭ jam partoprenis en interŝanĝo. Gastigontaj familioj estas elekti per organizo kiu organizas la interŝanĝon.

Studentaj interŝanĝoj populariĝis post la dua monda milito, kaj celis vigligi la kulturan toleron kaj lingvan sperton de la partoprenantoj, kaj plivastigi iliajn "sociajn kaj kulturajn horizontojn". La populareco de la interŝanĝo pliiĝis eĉ post la fino de la malvarma milito.

Gasta studento kutime loĝas en la gastiga lando dum iom mallonga tempo, dum entuta periodo de 6 ĝis 12 monatoj, kaj kutime por unu semestro ĉiufoje, kontraste al internaciaj studentoj (kiuj matrikuliĝas en eksterlandan universitaton plej ofte por diplomiĝi tie, kaj loĝas tiulande tiom da jaroj kiel necesaj), aŭ tiuj studentoj en programo de eksterlanda studado, kiu ofte daŭras kelkajn jarojn.

Ofteco redakti

Studentoj studas eksterlande el multaj landoj tra la mondo. Aktuale en 2017, la supraj 8 landoj sendantaj studentojn eksterlanden por terciara edukado (universitata) estas la jenaj: [1]

  1. Ĉinio 928 090
  2. Barato 332 033
  3. Germanio 122 195
  4. Sud-Koreio 105 399
  5. Vjetnamio 94 662
  6. Francio 89 379
  7. Usono 86 566
  8. Niĝerio 85 251

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Fremdulo en Francio: 2020-2021: Pola muzikstudento parolas pri sia duonjara restado en Francio kadre de la interŝanĝa studenta projekto Erasmus+
  2. Fremdulo 2: 2021-2022: Post mia reveno al Francio, mi decidis daŭrigi la podkaston, parte pro la afablaj mesaĝojn kiujn mi ricevis, parte pro mia propra volo ekperimenti kun tiu ĉi maniero de sin esprimo.
  3. Fremdulo 3: 2023: Mia luksa vivo, Persona podkasto kun biaso por lingvoj, muziko kaj publika transporto.