Malfermi la ĉefan menuon

Progrespartio (Islando)

politika partio en Islando

La Progrespartio (is: Framsóknarflokkurinn) estas politika partio en Islando. Ekde la malfondigo de la malmulte pli malnova Popolpartio (ambaŭ fondiĝis en 1916) ĝi estas la plej malnova aktuala politika partio en Islando.

La Progrespartio fondiĝis en 1916 kiam parlamentanoj de la Farmistpartio kaj Nedependaj farmistoj kunigis iliajn partiojn. Samjare partiano Sigurður Jónsson partoprenis kiel laborministro en la unua registaro en Islando.

Krom esti la partio de farmistoj, la partio baldaŭ ankaŭ ligiĝis al la kooperativa movado en Islando.

Dum la unuaj jardekoj la partio estis iaspeca fratpartio de la samtempe fondita Popolpartio. Parte la samaj homoj partoprenis en la fondigo de ambaŭ partioj, ekzemple Jónas Jónsson. Komence la partioj ne metis kandidatojn en la samaj distriktoj: la urboj kaj vilaĝoj apartenis al la Popolpartio, la cetera apartenis al la Progrespartio. Multaj partianoj vidis la partion kiel centra partio, kiu ĉiam havus la decidpovon ĉu la burĝa(j) partio(j) aŭ la Popolpartio partoprenus en registaro (la tielnomata “Partisistemo de Jónas Jónsson”).

La Progrespartio venkis dum la parlamentelekto en 1927 kaj povis fondi registaron kun la neŭtraleco de la Popolpartio.

Estas mencienda ke la elektodistrikta sistemo tre favoris la Progrespartion, kiu ĉefe ricevis eksterurbajn voĉojn. La kialo estis ke nombro de parlamentanoj de ĉiu distrikto ŝanĝiĝis multe malpli rapide ol la nombro de homoj kiuj translokiĝis el la kamparo en la urboj.

Kontraste al la Popolpartio, la Progrespartio ne trovis ke oni devus haste ŝanĝi la sistemon, sed tio estis unu de plej grandaj malkonsentoj kiuj kaŭzis ke la Popolpartio ne plu pretis kontribui ĝian neŭtralecon al la registaro.

Okazis parlamenta elekto en 1931. La registaro estis tre populara, kaj la Progrespartio sole ekhavis plejparton de la parlamentanoj – sed nur kun 35,9% de la voĉoj. Do, estis malvenko en la venko, ĉar la elektado tre evidentigis la netaŭgecon de la sistemo.

Post tio, la partio havis tradicie 20-25% de la voĉoj (kaj similan proporcion de parlamentanoj), kaj tre multe partoprenis en registaroj (inter 1971 kaj 1991 la partio estis nur eksterregistare dum kelkaj monatoj). Dum la lastaj jaroj la partio malkreskadis post longa registara kunlaboro kun la Sendependecpartio. La tabelo montras la voĉajn elcentojn.

Jaro % Jaro % Jaro %
1919 13,3 * 1949 24,5 * 1978 16,9
1923 26,5 * 1953 21,9 * 1979 24,9
1927 29,8 * 1956 15,6 * 1983 19
1931 35,9 * 1959 27,2 * 1987 18,9
1933 23,9 * 1959 25,7 * 1991 18,9
1934 21,9 * 1963 28,2 * 1995 23,3
1937 24,9 * 1967 28,1 * 1999 18,4
1942 27,6 * 1971 25,3 * 2003 17,7
1942 26,6 * 1974 24,9 * 2007 11,7
1946 23,1 *

PartiestrojRedakti

Aliaj gravaj anojRedakti