Projekta diskuto:Vizaĝoj

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Stefangrotz in topic ĉu nova epoko?

ĉu nova epoko? redakti

La tempo inter 1970 kaj 2020 estas sufiĉe longa. Eble indus aldoni novan epokon por la post-pandemia (2020 -X) tempo aŭ eble simple ĉiuj jaroj post 2000? --Stefangrotz (diskuto) 20:35, 27 jul. 2022 (UTC)Reply

Kiu estas la malsameco inter D: Denaskulo kaj DE: Denaska Esperantisto ?--FiorixF1 11:39, 8. Sep 2010 (UTC)

Simpla "Denaskulo" estas homo kiu parolas Esperante denaske sed ne nepre aperis en la Esperanto-movado. Tia ekzemple estas George Soros kiu ne konservis kontaktojn kun la Esperanto-movado post kiam lia vizito de IJK ebligis al li foriĝi el Hungario. "Denaska Esperantisto" estas aktiva Esperantisto kiu parolas Esperanton denaske kiel ekzemple Kim J. Henriksen. Arno Lagrange @ 06:16, 17. Sep 2010 (UTC)

Kiel oni ekkonos, ke iu persono estas menciita en tiu ĉi projekto? En paĝoj tio ne estas konstatebla. Kompare al la portaloj estas en rilataj paĝoj uzitaj konvenaj ŝablonoj. La projekto nun estas izolita. Petro@diskkont

Ho Chi Minh povas esti aldonita, almenaŭ kiel apoganto (vidu la artikolon pri li). NicoRay 13:46, 21 Mar. 2011 (UTC)

Sciencfikciistoj redakti

Mankas (almenaŭ) du famaj usonaj verkistoj de sciencfikcio: Philip José Farmer kaj Harry Harrison. (Krom SF, estas ankaŭ menciinda François Cavanna).

--Jean-François Clet 15:15, 29 Sep. 2011 (UTC)

Nikolao Killing-Günkel redakti

Kiel aldoni Nikolaon Killing-Günkel? --Eshvilero (diskuto) 22:42, 26 Jan. 2013 (UTC)

Jen iu demando kies respondo estas eble iom komplika. Bonvolu helpi vin de sciigoj en {{Vizaĝoj/dokumentado}}. Aldono de homo al la projekto necesigas kreon de aparta paĝo pri la homo kaj enmeton de ligilo al tiu nova paĝo en diversaj paĝoj. Se vi ne sukcesos tion fari mi eventuale povos prizorgi tion --Arno Lagrange @ 23:17, 26 Jan. 2013 (UTC)
Mi ne sukcesis. Ĉu vi bonvolas prizorgi? Sincere antaŭdankas Eshvilero (diskuto) 01:33, 27 Jan. 2013 (UTC)
mi do kreis {{Vizaĝoj/Claus J. Günkel}} kaj enmetis ĝin en la galerion --Arno Lagrange @ 13:51, 27 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. Nun Michel Onfray naskiĝinta en 1959 aperas en la tabelo por la jaroj 1960-1980. Krome la dua kaj tria vicoj de la sama tabelo aspektas iomete strange. --Tlustulimu (diskuto) 14:02, 27 Jan. 2013 (UTC)
Mi komence aranĝis la paĝon en tabelon kun po ses ĉeloj en ĉiu vico. Tial mi deŝovis iun naskinton antaŭ 1960 post 1960, simple por havi sesĉelajn liniojn. Aldono de unu vizaĝo en la tabelon ekestigis 13 vizaĝojn por 3 linioj. Tial mi iom strange aranĝis, sed kiel fari pli elegante ? Kiel aranĝi 19 ĉelojn en 4 liniojn ? Aŭ ni rapide aldonu 5 aliajn vizaĝojn kaj 24 ĉelojn oni sukcese aranĝos en 4 liniojn. --Arno Lagrange @ 16:52, 28 Jan. 2013 (UTC)
Multan dankon! --Eshvilero (diskuto) 14:15, 27 Jan. 2013 (UTC)

Eble aldonendaj redakti

Jen listo de personoj kiuj eble meritas esti aldonitaj:

Sincere, Moldur (diskuto) 19:21, 9 sep. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Vizaĝoj".