Projekto:Azia monato 2016

(Alidirektita el Projekto:Azia Monato 2016)

Azia Monato estas la reta maratono, okazanta ĉiujare en novembro. La celo de Azia Monato ĉe Esperanta Vikipedio estas plibonigi la kvanton kaj kvaliton de artikoloj pri Aziaj landoj.

Kiel simbolo de amikeco inter la Aziaj Vikipediaj komunumoj, ĉiuj partoprenantoj, kiuj kreas almenaŭ kvar artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos speciale desegnitan Vikipedio-poŝtkarton de aliaj partoprenantaj landoj.

Vikipediistoj, kiuj kreos plej multajn artikolojn en ĉiu Vikipedio estos honoritaj kiel „Aziaj Ambasadoroj de Vikipedio“ (angle Wikipedia Asian Ambassador).

Reguloj

  • La artikolo estu nove kreita de vi (ne disvolvita ĝermo) de 1-a novembro, 2016 0:00 ĝis 30-a novembro, 2016 23:59 (UTC).
  • La artikolo devus longi almenaŭ 3.000 bitokojn kaj ĉirkaŭ 300 vortojn.
  • La artikolo devas plenumi la kriteriojn de menciindeco.
  • La artikolo devas havi taŭgajn referencojn; malcertaj aŭ polemikaj deklaroj en la artikolo estu kontrolebla per la citaĵo(j) listigitaj en tiu artikolo.
  • La artikolo ne estu pure maŝintradukita, kaj devas havi decan lingvo-stilon.
  • La artikolo ne estu listo.
  • La artikolo estu informa.
  • La artikolo temu pri Aziaj landoj aŭ regiono (geografio, kulturo, homoj, ktp.).
  • Notu: En la fino, lokaj organizantoj de Vikipedio decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.

Lokaj organizantoj

  1. Lingveno
  2. KuboF

Registriĝi

  • Bonvole enmetu viajn artikolojn per ĉi tiu ilo. Alklaku 'ensaluti' ĉe la suprodekstro kaj OAuth faros la reston. Vi ankaŭ povas ŝanĝi la fasadlingvon ĉe la suprodekstro.
  • Kiam vi enmetos artikolon, la ilo aldonos ŝablonon al la artikolo kaj marki ĝin kiel reziviinda de organizanto. Vi povas kontroli vian progreson uzante la ilon, kiu enhavas viajn akceptitajn artikolojn.
  • Partoprenantoj kiuj havos 4 akceptitajn artikolojn ricevos poŝtkarton de la Vikipedia Azia Monato. Vi ricevos alian apartan poŝtmarkon se vi havos 15 akceptitajn artikolojn. La Vikipediisto kun la plej alta nombro da akceptitaj artikoloj en la Esperanto Vikipedio estos honorigita kiel "Vikipedia Azia Ambasadoro", kaj ricevos subskribitan atestilon kaj plua poŝtkarto.
  • Se vi havas demandojn, vidu nian Demandaron aŭ afiŝu en la Azia Monata diskutpaĝo.