Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Objektoj

Ŝablono
vdr

Ĉi tiu listo donu rekomendojn al uzantoj, kio kaj kiel estu aranĝataj geografiaj koordinatoj.

Enkonduko redakti

Komence rigardu en ĉi tiu kategorio, ĉu ekzistas informkesto kun koordinataj parametroj (latitudo kaj longitudo (ekz. {{Informkesto insularo}}), malnove koordinatoj (ekz. {{Informkesto urbo}})) kaj tiam aldonu ĝin al la artikolo. Problemo devus esti solvita. La informkesto konvene aranĝas la eldonon kaj parte eĉ antaŭdifinas parametrojn, tiel ke datoj ne devas esti plurfoje aldonataj. (Atentu, ke iomete malnovaj ŝablonoj, kiu havas la parametron koordinatoj kutime bezonas ripetan aldonon.)

Por la kazo, ke konvena informkesto ne ekzistas, la informkesto ne sufiĉas aŭ estas aliaj malfacilaĵoj pri la kestoj, eble plu helpos la sekvaj atentigoj. Ĉi tiu listigo ne estas "leĝo" kaj ankaŭ ne decidita regulo. Estu nur donataj atentigoj pri la uzado de la funkcio de geografiaj koordinatoj.

Laŭeble koordinato estu montrata supre dekstre en la artikolo. Kelkfoje tamen tio ne estas senca, ĉar la temo koncernas diversajn lokojn kaj ne eblas rilatigi ilin al certa punkto. Por ĉi tiu kazo povas esti aranĝataj la koordinatoj ene de la artikola teksto por libere elektebla nombro de punktoj. Kiel gvidlinio validas momente maksimume 20 koordinatoj po artikolo.

Unuopaj objektoj kun interligita areo redakti

  • Parceloj
  • Konstruaĵoj
  • Parkoj
  • Arbaroj, glaĉeroj, dezertoj, …
  • Lagoj

La koordinatoj estu metataj sur la areon de la objekto.

Centraj punktoj / centroj ne ĉiam estas la plej taŭgaj punktoj. Ekzakte je la centraj punktoj staras ekz.. ofte la priskriboj ĉe OSM, Google Maps ktp.. Tial metu la ligilojn iomete ekstercentre, por ke ne malbele aspektu tio, precipe se temas pri malgrandaj objektoj kiel ekz. vilaĝoj.

Konstruaĵoj povas ricevi la koordinatojn je la centro aŭ ankaŭ en la proksimeco de la enirejo aŭ la fronta flanko de unu domara vico.

Ĉe nur malmultajn metrojn grandaj objektoj oni metas la koordinatojn plej bone al la rando aŭ apude, ĉar ili estas kovrataj sur satelitobildaj mapoj de la Vikipedia simbolo.

Urbo, loko, setlejo, ktp. redakti

Koordinatoj estu metataj en la informkeston, ĉe kio estu elektata la ĉirkaŭa centro de la loko, laŭeble ne la urbodomo.

Administra unuo, distriktoj, ktp. redakti

Elektu punkton, kiu estas tipa por la administra unuo. Tio ne devas esti la centro, prefere estu "kaptata" markanta punkto. Ekzemple povas esti metata la referenca punkto en la proksimo de la respondeca urbo.

Liniecaj resp. longecaj strukturoj redakti

  • Trafikaj vojoj
  • Urbaj muroj, remparoj ktp.
  • Marbordaj linioj
  • Limoj

Se eblas la koordinatoj estu metata laŭ aparte markanta / relevanta punkto, ekz. starta punkto aŭ unu el du finaj punktoj de vojo, elstara konstruaĵo de urba muro ktp. Se ne ekzistas aparta punkto: ligi ie en la mezo de la itinero. Se ĝi estas fermita: ie sur la itinero.

Entreprenoj kaj organizaĵoj redakti

Principe estu ligata la konstruaĵo aŭ parcelo kun la ĉefa sidejo de la organizaĵo. Ĉe konzernoj la sidejo de la Mutterunternehmens. Se alia starejo estas evidente pli fama aŭ relevanta, ekzemple la ĉefa produktejo de entrepreno, tiam ĝi estu ligata anstataŭe.