Sergej Prokudin-Gorskij

(Alidirektita el Prokudin-Gorskij)

Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij (ruse Сергей Михайлович Прокудин-Горский; n. la 18-an de aŭgusto[jul.]/ 30-an de aŭgusto 1863[greg.] en Murom (regiono Vladimir, Rusio), mortinta la 27-an de septembro 1944 en Parizo) estis rusa pioniro de la kolora fotografio.

Sergej Prokudin-Gorskij
Persona informo
Naskonomo Сергей Михайлович Прокудин-Горский
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1863 (1863-08-18)
en Funikova Gora
Morto 27-an de septembro 1944 (1944-09-27) (81-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois
Lingvoj francarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo fotistokemiistoinventisto • eldonisto • pedagogoinstruisto • vojaĝisto
TTT
Retejo http://www.prokudin-gorsky.org/
vdr

Biografio kaj laboro redakti

Prokudin-Gorskij studis kemion ĉe konataj kemiprofesoroj de Sankt-Peterburgo, Berlino kaj Parizo. Liaj propraj esploroj rezultis patentojn pri produktado de koloraj fotoj kaj pri projekciado de moviĝantaj koloraj bildoj. Li komencis en 1905 - helpe de siaj inventaĵoj - dokumenti sisteme la tutan rusan imperion en koloraj fotoj. Li volis uzi la kolorajn fotojn por edukado de la infanoj, pri historio, nuntempo kaj estonto de la Rusa imperio.

Ĉe lia evoluigita proceso okazis tri fotadoj rapide unu post la alia per diversaj kolorfiltriloj (ruĝa, verda kaj blua) sur tri monokromajn fotoplatojn. Per projekciado de ĉiuj tri platoj - kaj per uzo de konvena lumo al la kolorfiltrilo - estiĝis la kolora bildo de la fotografiita originalo. Oni ne povis do la tiel estiĝintajn bildojn surpaperigi tiutempe.

Lian laboron helpis la imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio per vagono provizita per malhela ĉambro kaj du permesiloj por eniri ĉiujn fermitajn areojn. Prokudin-Gorskij komencis en 1909 per la fotografia laboro, kiun li finis en 1915. Post la oktobra revolucio, li fuĝis en 1918 tra Norvegio kaj Anglio al Francio, kie li setlis en Parizo kaj mortis tie en 1944. Liaj fotografiojn akiris en 1948 la Kongresa Libraro de Usono.

La fotografiaĵoj de Prokudin-Gorskij estas tre gravaj atestantoj de la Rusia Imperio antaŭ la unua mondmilito.

Literaturo redakti

  • Prokudin-Gorski, Sergei M.; Allshouse, Robert H. (eld.): Photographs for the Tsar: The Pioneering Color Photography of Sergei Mikhailovich Prokudin-Gorskii Commissioned by Tsar Nicholas II, Doubleday, 1980, ISBN 0-385-27158-1

Eksteraj ligiloj redakti

 
Kolorfotografio sen preciza dato inter 1905 kaj 1915 de S. Prokudin-Gorskij