Protorosauria

(Alidirektita el Prolacertoformaj)

Protorosauria estas formortinta plurfiletikaj grupo de arkosaŭromorfaj reptilioj el lasta Meza Permio (Kapitanio) ĝis la fino de la Triaso (Retio) de Azio, Eŭropo kaj Nordameriko. Ĝi estis nomita de la angla anatomiisto kaj paleontologo Thomas Henry Huxley en 1871 kiel ordo, origine por enhavi nur la genron Protorosaurus. Aliaj nomoj kiuj estis iam konsiderata samvalora al Protorosauria estas Prolacertiformes kaj Prolacertilia.[1]

Fosilia specimeno de Protorosaurus speneri, Teylers Museum.

Protorosaŭroj estas distingitaj pro siaj longaj koloj formitaj de longaj kolvertebroj, kiuj havas ripojn kiuj etendiĝas reen al la vertebroj malantaŭ ili. Protorosaŭroj havas ankaŭ vakuon inter la kvadrataj kaj la zigomaj ostoj en la malantaŭo de la kranio ĉe la makzela junto, kio faras, ke iliaj kranioj similas al tiuj de lacertoj.[1] Kvankam dekomence oni pensis, ke ĝi estas monofiletika, nuntempe oni pensas, ke la grupo konsistas el variaj grupoj de bazaj arkosaŭromorfaj reptiloj kiuj estas ekster Crocopoda.

Subtaksonoj redakti

  • Czatkowiella
  • Exilisuchus?
  • Jesairosaurus
  • Malerisaurus?
  • Malutinisuchus
  • Mecistotrachelos?
  • Megacnemus
  • Microcnemus
  • Protorosaurus
  • Rhombopholis
  • Trachelosaurus
  • Sharovipterygidae
  • Dinocephalosauridae
  • Tanystropheidae

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Sues, H.-D.. (2010) “Early and early Middle Triassic in Gondwana”, Triassic Life on Land: The Great Transition. New York: Columbia University Press. ISBN 9780231135221.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Protorosauria en la angla Vikipedio.