Promenejo de la Angloj

La Promenejo de la Angloj (france: Promenade des Anglais; nice: Camin deis Anglés) estas fama apudplaĝa trotuaro laŭ Mediteraneo ĉe Nico, Francio. La trotuaro komence konstruiĝis, antaŭ jarcentoj, kiel projekto por utile dungi almozpetantojn, kiuj ĝenis la feriantajn riĉajn anglojn.

La Promenejo de la Angloj
Nokta rigardo al la Promenejo de la Angloj, de sur la apuda monteto Château