Prononco de Esperanto

L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo Esperanto, priskribis la Esperantan prononcon per komparo de ĝiaj sonoj kun analogaj sonoj en pluraj gravaj Eŭropaj lingvoj kaj per deklaro de la principo "por unu sono unu litero". Dum sia pli ol unujarcenta uzo, Esperanto disvolvis norman prononcon, inkluzive de akceptitaj detaloj de la sonsistemo,[1] sonkunmetado,[2] kaj frazmelodio,[3] tiel ke nun eblas paroli pri ĝusta Esperanta prononco kaj ĝuste formitaj vortoj sendepende de la lingvoj origine uzataj por priskribi Esperanton.

L. L. Zamenhof parolanta en 1909 dum la UK en Barcelono

Prononca normo redakti

Konsiderante ke la prezento de la prononco en la Fundamento de Esperanto ellasas multajn detalojn kaj ke oni povas renkonti sufiĉe vastan variadon en la efektiva prononco de Esperanto, eĉ se oni konsideras nur homojn, kiuj gramatike kaj vortprovize bone regas Esperanton, oni povus dubi pri la ekzisto de prononca normo, kiu detale determinas kio estas bona Esperanta prononco kaj kio ne. Tamen diversaj studoj, precipe la tre sistemeca studo, kiun Oksana Burkina faris por sia doktoriĝo,[4] montras ke Esperanto-parolantoj havas tre unuecan opinion pri bona prononco, kaj ke sekve la prononca normo ekzistas kiel socia fenomeno en la komuna konscio de la Esperanto-parolantoj.

Ĉi tiu prononca normo estiĝis sen lingva planado surbaze de internacia parola uzado de Esperanto.[5] En la estiĝo de ĉi tiu normo aparte rolis unuflanke la strebadoj al bona interkompreno, al la Zamenhofa idealo "por unu sono unu litero" kaj al la forigo de nacilingva influo, kaj aliflanke kelkaj malimplicite transdonataj opinioj pri boneco kaj malboneco de diversaj prononcoj.[6][7] Unu ekzemplo de parto de la prononca normo kiu firmiĝis pro tia malimplicite transdonataj opinioj estas la norma prononco de la fonemo /r/ kiel langopinta vibro [r].[8] La Fundamento de Esperanto samtempe egaligis la Esperantan /r/ kun la sufiĉe diversaj /r/-oj de la lingvoj angla, franca, germana, pola kaj rusa, kaj sekve lasis pli da libereco por la prononco de /r/; sed jam baldaŭ aperis la opinio ke la vibra langopinta [r] (kiel en la rusa kaj pola, kaj aldone ankaŭ en la itala) estas bona prononco, kaj tiu opinio iĝis parto de la nun firmiĝinta prononca normo. Aliflanke la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko konsideras la vibran uvulan [ʀ] "tute bona alternativo".[9]

Kie ne estas aparta mencio de nenormaj variaĵoj, la resto de ĉi tiu artikolo klarigas ĉi tiun norman prononcon de Esperanto. Ĉar Esperanto estas lingvo kies parolantoj ĝenerale ne parolas ĝin kiel ĉefan lingvon, la reala prononco relative ofte devojiĝas de ĉi tiu normo sub la influo de aliaj lingvoj. Listo de kutimaj devojiĝoj troviĝas en la artikolo Listo de misprononcadoj.

Fonemaro redakti

Esperanto havas 23 konsonantajn kaj 5 vokalajn fonemojn.[10] La du duonvokaloj /j/ kaj /w/ ĉi tie estas klasigitaj kiel konsonantoj. Fakte laŭ ilia artikulacio ili similas al vokaloj, sed ili funkcias kiel konsonantoj.[10]

Konsonantoj redakti

Tipo Lipa Dento-
karna
Post-
dento-
karna
Palata Vela Glota
Naza m n
Eksploda senvoĉa p t k
voĉa b d ɡ
Ekfrota senvoĉa t͡s t͡ʃ
voĉa d͡ʒ
Frota senvoĉa f s ʃ x h
voĉa v z ʒ
Vibra r
Alproksimanta l j w

Vokaloj redakti

Tipo antaŭa centra malantaŭa
malvasta i u
mezvasta
vasta ä

La Esperantaj diftongoj /aj/, /oj/, /uj/, /ej/, /aw/ kaj /ew/ ne estas konsiderataj apartaj fonemoj, sed kombinoj de du fonemoj, nome vokalo sekvata de duonvokalo.[11] Gramatike ili nomiĝas diftongoj.

Literoj kaj fonemoj redakti

Vidu ankaŭ artikolon Esperanta alfabeto

En la Esperanta skribo, unu litero respondas ĉiam al precize unu fonemo. La jena tabelo montras ĉi tiun interrespondon. Aldone ĝi montras ekvivalentojn de la prononcoj de la diversaj literoj de la esperanta alfabeto en diversaj lingvoj:

Litero aŭ digramo IFA Angla Hispana Itala
a /ä/ car casa casa
e /e̞/ pen dedo tetto
i /i/ free misa libro
o /o̞/ horse cono cono
u /u/ boot puro tutto
b /b/ back burro bambino
c /t͡s/ tsar robots pizza
ĉ /t͡ʃ/ bleach leche centro
d /d/ dog dos dito
f /f/ fill feo fungo
g /ɡ/ go gato gatto
ĝ /d͡ʒ/ jump gelato
h /h/ high hahaha!
ĥ /x/ loch jota
j /j/ you viuda Jonio
ĵ /ʒ/ vision (abat-jour)
k /k/ sky casa casa
l /l/ let losa luna
m /m/ him cama mamma
n /n/ nice cono naso
p /p/ spoon capa papà
r /r/ (road) rama ramo
s /s/ sand casa sasso
ŝ /ʃ/ sheep scettro
t /t/ stock tonto torre
ŭ /w/ world cuanto hueso
v /v/ valve afgano vita
z /z/ size comunismo mese

Alofona variado redakti

La principo "por unu sono unu litero", kiun Zamenhof eldiris en Lingva Respondo de 1891,[12] kontraŭas la ekziston de alofona variado, do de laŭkuntekste malsama prononcado de unusama fonemo. Alofona variado estas fenomeno trovebla en diversaj gradoj en ĉiuj lingvoj de la mondo. Ankaŭ en Esperanto ĝi ne estas tute evitebla: Ekzemple en "kiso" oni nature prononcas la fonemon /k/ iom pli antaŭe ol kutime, do kiel [k̟].[13]

Zamenhof mem fakte en Lingva Respondo de 1911 agnoskis la ekziston de alofona variado (notu ke li ne uzas prononcosciencan terminaron; laŭ tiu devus esti "palatigas" kaj "vele" anstataŭ "moligas" kaj "naze"):

 
 Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono j ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”.[14] 

Konforme kun ĉi tiu eldiro de Zamenhof, en la nature evoluinta prononca normo de Esperanto ne ekzistas deviga alofona variado, kaj ĝenerale percepteblas tendenco minimumigi la alofonan variadon.[8][15] Do ekzemple ne ekzistas regulo, ke /n/ antaŭ /g/ kaj /k/ devas esti prononcata kiel [ŋ]. Oni same rajtas prononci ĝin kiel [n], kaj kelkaj parolantoj aparte zorgas pri la prononco [n] ĉe klara parolado kun zorga prononco.

Aparte vaste pridiskutata estis la alofona variado ĉe vokaloj. La Plena Analiza Gramatiko preskribis regulojn por la vasteco de /e/ kaj /o/ depende de la kunteksto: Por silaboj sen fina konsonanto ĝi preskribis la pli malvastajn prononcojn [e] kaj [o], dum por silaboj kun fina konsonanto ĝi preskribis la pli vastajn prononcojn [ɛ] kaj [ɔ]. Tiuj preskriboj tamen ne iĝis parto de la ĝenerale akceptata prononca normo.[13][16] Anstataŭe oni sen laŭkuntekstaj reguloj akceptas por /e/ kaj /o/ ĉiujn prononcojn inter [e] kaj [ɛ] kaj inter [o] kaj [ɔ], kaj la tute mezaj prononcoj [e̞] kaj [o̞] estas rigardataj kiel plej modelaj.

Fonologiaj procezoj redakti

En kelkaj lingvoj, aldone al reguloj pri alofona variado ankaŭ ekzistas reguloj pri fonologiaj procezoj. Temas pri reguloj, laŭ kiuj la prononco de certaj fonemoj en certaj kuntekstoj ŝanĝiĝas al la prononco de alia fonemo. La norma prononco de Esperanto ne havas tiajn regulojn, kaj la fonologiaj procezoj renkontataj ĉe kelkaj parolantoj estas ĝenerale konsiderataj kiel evitinda nacilingva influo.[17] Ekzemple, laŭ la norma prononco de Esperanto, oni ne unuecigu la voĉecon de konsonantoj en konsonantogrupo, kiel oni faras en la franca kaj la rusa: La normaj prononcoj de "ekdanci", "okdek" kaj "ekzisti" estas [ekdant͡si], [okdek] kaj [ekzisti], kaj ne [egdant͡si], [ogdek] kaj [egzisti] aŭ [eksisti].

Akcentoregulo redakti

La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo: radio, matematiko, malgraŭ, malgraŭe, dudek, dudeka. La ĉefa trajto de akcentita silabo estas, ke ĝi estas pli laŭta ol la aliaj silaboj. Sed aldone ĝi ofte ankaŭ estas pli longa. Precipe kiam temas pri silabo sen fina konsonanto, tiu plilongigo de la silabo ankaŭ plilongigas la vokalon de la silabo.[16]

Sonkunmeto redakti

Esperanta silabo ĝenerale havas la formon (s/ŝ)(K)(K)V(K)(K). Tio signifas, ke ĝi ĉiam enhavas unu vokalon (V), antaŭ kiu povas esti nul ĝis tri konsonantoj (K), kaj post kiu povas esti nul ĝis du konsonantoj. Se la silabo komenciĝas per tri konsonantoj, la unua nepre estas /s/ aŭ /ŝ/. Silaboj finiĝantaj per du konsonantoj estas maloftaj. Ekzemploj estas la vortoj "cent" kaj "post", la prefikso "eks-" kaj iuj silaboj en kelkaj pli teĥnikaj vortoj kiel "interpunkcio" kaj "arkta".

Duoblaj konsonantoj ĝenerale aperas nur ĉe vorterolimoj ("mallonga", "ekkuŝi", "misskribi"), ĉe propraj nomoj ("Ŝillero") kaj ĉe gentonomoj ("finno"). Simile kiel envorteraj duoblaj konsonantoj estas evitataj envorteraj kunpuŝiĝoj de eksploda konsonanto kun samloka ekfrota konsonanto, do "tc", "tĉ" kaj "dĝ".

Aldone ekzistas limigoj al la kunmeteblo de certaj sonoj. Ekzemple "ŭ" aperas ĝenerale nur post "a" kaj "e".[18]

Antaŭ ol la sonkunmetaj reguloj estis fiksitaj, fremdaj vortoj estis Esperantigitaj en manieroj kiuj kontraŭis la intencojn de Zamenhof kaj la normojn, kiuj evoluis poste, ekzemple poŭpo (=pobo) kaj ŭato (= vato (mezurunuo)). Multaj el tiaj Esperantigoj montriĝis nestabilaj, kaj estas nun kutime anstataŭigataj per prononcoj kiuj sekvas la evoluintajn normojn, ekzemple pobo kaj vato. Aliflanke, la vorto jida, kiu ankaŭ estis foje kritikata surbaze de sonkunmetaj konsideroj sed estis jam uzata de Zamenhof, tute enradikiĝis en la lingvon.

Referencoj redakti

  1. Burkina, O. (2005): "Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto", Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto
  2. https://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/specialaj_reguloj.html#i-c9j
  3. http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/frazmelodio_plena.doc
  4. Resumo de la disertacio "Произносительная норма в эсперанто" ("Prononca normo en Esperanto") de Oksana Burkina en informilo por interlingvistoj n-ro 70 Arkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 18
  5. Burkina, O. (2005): "Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto" (paĝo 8), Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto
  6. Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝoj 25-26
  7. Burkina, O. (2005): "Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto" (paĝoj 9-10), Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto
  8. 8,0 8,1 Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 26
  9. Bazaj elparolaj reguloj. PMEG. Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2018-01-30.
  10. 10,0 10,1 Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 17
  11. Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 19
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2002-09-23. Alirita 2012-09-20.
  13. 13,0 13,1 Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 23
  14. [1]
  15. Resumo de la disertacio "Произносительная норма в эсперанто" ("Prononca normo en Esperanto") de Oksana Burkina en informilo por interlingvistoj n-ro 70 Arkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 19
  16. 16,0 16,1 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren pri vokala variado
  17. Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 24
  18. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren pri duonvokaloj

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti