Proporcia balotsistemo

Proporcia balotsistemo estas balotsistemo, laŭ kiu la kandidatiĝantaj grupoj (plej ofte politikaj partioj, pli malofte balotaj aliancoj) antaŭ la baloto faras ordigitajn listojn de siaj kandidatoj. La voĉdonantoj en la baloto nur povas elekti inter tiuj listoj. La parlamentaj seĝoj aŭ sidlokoj disdividiĝas en proporcio al la nombro de voĉdonoj, kiujn ricevis la unuopa listo. Do ekzemple grupo, kiu ricevis 30 procentaĵojn de la voĉoj, ricevas 30 procentaĵojn de la parlamentaj seĝoj. Ĉar laŭ tiu kalkulo kutime ne rezultiĝas entjeraj nombroj kaj ne eblas disdoni partojn de parlamenta seĝo, ekzistas antaŭe fiksitaj matematikaj procedoj por laŭeble juste elkalkuli la finan parlamentan disdividon.

Kutime la grupoj ricevas malpli da parlamentaj seĝoj ol ili nomumis kandidatojn en sia antaŭbalote prezentita listo. Tiam la seĝoj disdoniĝas laŭ la ordo prezentita en la listo, unue al la unua kandidato, poste al la dua kaj tiel plu.

En preskaŭ ĉiuj aplikoj de la proporcia balotsistemo tamen ekzistas minimuma procentaĵo da voĉoj, kiun grupo devas atingi por rajti entute reprezentiĝi en parlamento: "elektosojlo". Tio ne ebligus funkciantan parlamenton el tro multaj malgrandaj partioj, kiuj malsamopinias kaj ne sukcesas fiksi agodirekton.

En pluraj landoj aplikiĝas kombino inter majoritata kaj proporcia balotsistemo. Ekzemplo estas la balotoj por la germania parlamento Bundestag. Ĉiu voĉdonanto povas kaj elekti personan favoran kandidaton ("unua voĉo") kaj doni sian voĉon al partia listo ("dua voĉo"): Sekve iuj kandidatoj rekte elektiĝas en la parlamenton, kaj aliaj ricevas parlamentan seĝon laŭ la proporcia sistemo. Laŭ difinita kalkulo, iuj pliaj lokoj (nomataj Überhangmandate, "pliaj parlamentaj seĝoj") fine estas matematike aldonitaj al iuj partioj, por interjustigi la du balotsistemojn: Ekzemplon pri tio eblas vidi en la rezultoj de la parlamenta baloto en Germanio 2009 de la 27-a de septembro 2009 (en la lasta tabela kolumno).

Eksteraj ligiloj

redakti