Lodrino TI

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Prosito)
- La mallongigo TI en Lodrino TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lodrino.

Lodrino estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1674 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Lodrino
Blazono de Lodrino
Blazono de Lodrino
Blazono de Lodrino
Lodrino
Lodrino
Lodrino
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 18′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.30000 °N, 8.98333 °O / 46.30000; 8.98333 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 46.30000 °N, 8.98333 °O / 46.30000; 8.98333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1674
Areo 31,50 km²
Alteco 269 m super marnivelo
Poŝtkodo 6527
Komunumkodo 5285
Mapo de Lodrino
Mapo de Lodrino
Mapo de Lodrino

Geografio redakti

Lodrino situas ĉe la okcidenta flanko de la rivero Tiĉino (rivero). La komunuma teritorio etendiĝas en la Valo de Lodrino, flanka valo de la Valo de Leventina. La ĉefaj seteljoj situas en la valplanko de Leventina ĉe la okcidenta bordo de Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lodrino, Balma, Cave Bignasca, Prosito, Rodaglio kaj Verscio en la valo kaj Lagua kaj Lègri sur monta teraso supe la valo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,50 km², de kiuj 68,2% estas kovritaj de arbaro, 8,8% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lodrino limas en nordo al Iragna, en nordnordoriento al Biasca, en nordoriento al Osogna, en oriento al Cresciano, sen sudo al Moleno, en sudokcidento al Preonzo, kaj en okcidento al Lavertezzo.

Trafiko redakti

Tra Lodrino pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408 paralela vojo de la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu pasas aliflanke de la rivero. La komunuman teritorion pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Biasca. Inter Verscio kaj Prosito situas inter la aŭtovojo kaj la rivero Tiĉino armea aerodromo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lodrino datiĝas el la jaro 857 kiel Ludrini. Dum mezepoko en Lodrino verŝajne regis diversaj lombardaj nobelaj familioj, kiel indikas diversaj kastelruinoj sur la komunuma teritorio. Kiam la duko de Milano en la jaro 1441 koncedis la Leventinon al Urio, li reorganizis la administradon de la vilaĝoj Lodrino kaj Prosito, kiuj estis atribuita al duka vikarujo. En la jaro 1496 la vilaĝoj Lodrino, Iragna kaj Prosito ĵuris fidelecon al la Svisa Ĵurkomunumo. Post la kreo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 la komunumo Lodrino estis integrita al la komunumaro kaj distrikto Riviera.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti