Prosper Amtmann
Prosper Amtmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Amtmann Prosper estis hungaria germana komponisto, flutisto.
Prosper Amtmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1809 en Sellye (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 9-an de januaro 1854 en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great |
Okupo | |
Okupo | komponisto • flutisto |
Prosper Amtmann [1] naskiĝis la 25-an de junio 1809 en Sellye (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 9-an de januaro 1854 en Pécs (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
Prosper Amtmann maturiĝis en cisterciana gimnazio de Pécs en 1825. Inter 1827-1829 li studis filozofion en Reĝa Universitato de Pest. Li estis la ĉefa flutisto de Viena Ŝtata Operejo inter 1829–1835, poste li koncertis en Eŭropo ĝis 1840. Li estis amiko de de:Theobald Böhm, eĉ li ricevis de Böhm novan fluton. Inter 1842-1845 li estis konservatoriestro en Graz, poste ĝismorte li vivis en Pécs. Li frue mortis pro kancero. Li edziĝis en 1840.
Elektitaj koncertoj redakti
- Pest (urbo) (1835 kun Ferenc Erkel)
- Pécs (1853, lasta koncerto)
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Air varié
- Rákóczi-induló
- Cantate Domino
- Magyar szimfónia (1837)
- C-moll uverturo
Memorigiloj redakti
- premio kun medalo "Amtmann Prosper" fondita en 1986
- en Pécs memora kolono estas dediĉita al li en 1866
Fontoj redakti
- biografio kun foto[rompita ligilo] hungare, angle
- biografio germane
- (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-05-04 per la retarkivo Wayback Machine