Protesto de Baraguá

La Protesto de Baraguá estas la nomo donita al la malobeo de la kuba generalo Antonio Maceo, en decembro 1878, rilate al la Pakto de Zanjón, kiu estis trascenda precedenco por la sendependeco de Kubo, kiu en tiu tempo estis kolonio de Hispanio.


Kaŭzoj de la Protesto de BaraguáRedakti

Post pli ol naŭ jaroj ekde la komenco de la sendependentista milito gvidata de Carlos Manuel de Céspedes, la kubanoj militis kun la sola celo atingi la sendependecon de Kubo, la internaj problemoj kiuj suferis la movadon ekprofundiĝis. Kvankam restis la sendependentisma celo en la vicoj de la Liberiga Kuba Armeo, la internaj konfliktoj bremsis la disvolviĝon de ununura plano kiu povos meti finon al la milito kaj la venkon de la kubanoj disde la hispanoj.

Sub tiuj ĉi cirkonstancoj, la direkcio de la Revolucio ektremis pro la malsamaj pozicioj; kaj tio, aldonita al la pliiĝo de la militaj operacioj de la hispana administrado, kaŭzis ke grupo de kubaj militestroj ekpensis pri la eblo meti finon al lamilito per paca proceso, malgraŭ la neatingado de la ĉefa celo de la milito: atingi la sendependecon de la lando. Alia el la kaŭzoj kiuj favoris tiun ĉi pensmanieron estis la politiko lanĉita de la hispana generalo Arsenio Martínez Campos , Generala Kapitano de la Insulo, kiu promesis pardonon al tiuj kiuj demetos la armilojn.

Tial, la 10-an de februaro 1878, la Komitato de l' Cerro, iam "Ĉambro de Reprezentantoj", subskribis kune kun la generalo Arsenio Martínez-Campos, la konatan dokumenton kiel la Pakto de Zanjón, kiu metis finon al la Dekjara Milito (Kubo).

Sinteno de la Generalo Antonio Maceo antaŭ la Pakto de ZanjónRedakti

Antonio Maceo intencis reorganizi la revolucian movadon ekde politika evento kiu funkcios kiel deirpunkto por daŭrigi la revolucion kaj la tutlandan militon. Tiu politika evento estis la Protesto de Baraguá, kiu estis la unua el la politikaj agadoj entreprenitaj de "La Kupra Titano" (Antonio Maceo) en liaj intencoj por revigligi la armitan batalon kontraŭ la hispana koloniismo.

La Protesto de BaraguáRedakti

La 15-an de marto 1878, en loko de la kuba oriento, proksime de la urbo Santiago de Cuba, renkontiĝis kaj la hispana generalo Arsenio Martínez Campos kaj la kuba generalo Antonio Maceo. En tiu renkonto la generalo Antonio Maceo esprimis ke la kubanoj tie renkontiĝintaj ne akceptis la akordojn de la Pakto de Zanjón kaj ke ili ne submetiĝos al tia paco sen sendependeco kiu estis atingita per la subskribo de tiu dokumento.

Historia kaj politika trascendo de la Protesto de BaraguáRedakti

La Protesto de Baraguá estis la politika respondo kiu metis en unua loko la bazajn celojn por kiuj la kubanoj ekmilitis kontraŭ la hispana registaro, kiuj estis diskonigitaj de Carlos Manuel de Céspedes, en la "Manifesto de la 10a de Oktobro", kaj kiuj estis defenditaj dum dek jaroj de miloj da kubanoj en la batalkampoj tra la tuta Insulo.

La Protesto de Baraguá estas konsiderata en Kubo kiel grava spirita simbolo de la bataloj de la kubanoj, ĉar ĝi demonstris al la generaloj, oficiroj kaj soldatoj, ke malgraŭ la eluziĝo pro la milito, ili intencis daŭrigi la militon ĝis atingi la absolutan sendependecon.