Protestoj sur placo Tian An Men

manifestacio por demokratio en Pekino en 1989

De la 15-a de aprilo ĝis la 4-an de junio 1989 okazis manifestaciado de studentoj, laboristoj kaj intelektuloj en la placo Tian An Men de Pekino, Ĉinio. En la fino la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonis perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadis la Placon Tian An Men helpe de tankoj, terurante kaj mortigante: oni kalkulas ĝis 2 600 mortintojn kaj 10 000 vunditojn en nura semajnfino. (La ĉina registaro oficiale diras, ke nur kelkcent pereis.)

Protestoj sur placo Tian An Men
六四事件
manifestaciomasakro
Komenco 15-a de aprilo 1989 vd
Fino 4-a de junio 1989 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Pekino
vdr
La protestoj de la studentoj, laboristoj kaj intelektuloj sur la placo Tian An Men en Pekino

Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo, ekzemple la bildoj pri la fama tankviro. Dum kaj post la manifestacioj, la ĉina registaro arestis kaj fojfoje mortpunis multajn organizantojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti