Protoplasmo estas historia biologia termino por la substanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo. La vorto nun ne plu uzatas en modernaj biologiaj tekstoj, kaj en sia historio estis difinita diversmaniere. Enkondukis ĝin en 1839 la ĉeĥa fiziologo Jan Evangelista Purkyně.