Provinco Bas-Kongo
provinco de Demokratia Respubliko Kongo
Provinco Bas-Kongo respektive Provinco Suba Kongo aŭ Malsupra Kongo estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la plej okcidentan parton de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 4 522 942 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 53 920 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 84 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Matadi; grava urbo estas Muanda. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la konga.
provinco Bas-Kongo
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Matadi |
Areo | 53 920 km² |
Loĝantaro | 4 522 942 (stato: takso de 2010) |
Provincoj de la Demokratia Respubliko Kongo
Bandundu • Suba Kongo • Ekvatora • Kasaï-Occidental • Kasaï-Oriental • Katanga • Kinŝaso • Maniema • Norda Kivuo • Orientale • Suda Kivuo