Malfermi la ĉefan menuon

La provinco Bergamo estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun plej da unu miliono loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bergamo, estas la kvara urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.

Provinco Bergamo
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Lombardy.svg Lombardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: BG
Areo: 2 723 (2010) km²
Ĉefurbo: Bergamo
Loĝantaro: 1 098 740 (2010)
Loĝdenso: 404 (2010) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 244 (2010)
Poŝtkodo: 24000-24100
Kodo laŭ ISTAT: 016 (2010)
Telefona prefikso: 035, 0345, 0346, 0363, 02, 030
Retpaĝo: oficiala retejo
Mapo
Information icon.svg
vdr

Ĝi samlimas la provincon Sondrio norde, la provincon Lecco, Monza kaj Brianza kaj la teritorion metropola urbo Milano okcidente, la provincon Kremono sude, kaj la provincon Breŝo oriente.

GeografioRedakti

La provinco Bergamo lokiĝas en la centr-orienta Lombardio. Ĝia okcidenta limo estas la firstolinio kun la riveroj Brembo (norde) kaj Adda (sude de la Lago de Como); ĝia norda limo estas la ĉefa firstolinio en la Orobaj Alpoj; ĝia orienta limo estas la firstolinio inter Scalve valo kaj Camonica valo, kaj poste la lago de Iseo kaj la Oglio rivero. La suda limo estas konvencia.

La norda parto de la provinco estas monta regiono; ĝi okupas la 64% de la provinca teritorio kaj tie lokiĝas la ĉefaj bergamprovincaj valoj, kiel la Bremba valo, la Seria valo kaj la Cavallina valo. Plej sude lokiĝas monteta strio (okupante la 12% de la provinca teritorio), kie troviĝas la valo San Martino, la Bergamaj montetoj kaj la Valcalepio. La plej suda parto de la provinco (24% de la provinca teritorio) apartenas al la Padebenaĵo.

Ĉefaj urbojRedakti

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.

1 Bergamo [bergamo] 120 694 loĝ.
2 Treviljo (Treviglio) 29 034 loĝ.
3 Seriate [serjate] 24 297 loĝ.
4 Dalmine [dalmine] 23 266 loĝ.
5 Romano di Lombardia [romano di lombardia] 19 049 loĝ.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Lombardio

   

BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi
MN Mantovo - MI Milano - MB Monza kaj Brianza - PV Pavia - SO Sondrio - VA Varese