Provinco Buŝehro

provinco de Irano

La provinco Buŝehr (perse استان بوشهر, arabe محافظة بوشهر) aŭ plene esperantigite 'provinco Buŝehro estas unu el la tridek unu provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Buŝehr; alia grava urbo estas Borazĝan. La provinco kovras areon de 22 743 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2011 havis 1 032 949 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la sudo de la ŝtato kaj sudokcidente havas vastan bordon al la Persa Golfo.

Provinco Buŝehro
استان بوشهر
Provinco
PERSIAN GULF, Mangrove jungle in Asalouyeh جنگل حرا ، بندر عسلویه - panoramio.jpg

LandoIrano

ĈefurboBuŝehr
- koordinatoj29° N, 51° O (mapo)28.918450.8382Koordinatoj: 29° N, 51° O (mapo)
Areo22 743 km² (2 274 300 ha) [+]
Loĝantaro1 163 400 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-18 (IR-06 ĝis 2020)

Provinco Buŝehro (Tero)
situo de la provinco Buŝehro en Irano


Map
Provinco Buŝehro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bushehr Province [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
marbordo de la Persa Golfo en la urbo Buŝehr

Administra dividoRedakti

La provinco konsistas el naŭ distriktoj:

  • Buŝehr
  • Daŝtestan (Borazĝan)
  • Daŝti (Ĥormuĝ)
  • Dajjer
  • Dejlam
  • Genaveh
  • Jam
  • Kangan
  • Tangestan ( Ahram )

LoĝantaroRedakti

Ĝenerale la loĝantoj de la persa bordo de la golfo, kiuj havas pli malhelan haŭtokoloron ol tiuj de la pli norda altebenaĵo, perse nomatas bandari, "havenuloj". Kiel en la provinco Hormozgan ili plejparte havas arabannigrulan devenon kaj apartenas al setliĝintaj familiaroj de eksaj nomadaj triboj. Multaj el iliaj tradicioj konserviĝis ĝis la nuntempo. La lokuloj plejparte parolas arabe kaj grandparte apartenas al la sunaisma islamo, parte ankaŭ dediĉas sin al la Zar-kulto devena el orienta Afriko.

Aparte la loĝantoj de la lokaj insuloj ĝis la nuntempo grandparte vestiĝas tradicie. La viroj portas longan veston kaj turbanon, la virinoj vastan pantalonon kaj sur tio kolorajn vestojn, krome ili tradicie portas koloran vizaĝan maskon el kapra ledo kun broditaj ornamaĵoj, kiu nur videbligas la okulojn kaj la buŝon.

Eksteraj ligilojRedakti