Burgoso (hispane Burgos) estas la nomo de hispana provinco, ĉirkaŭ la samnoma urbo, kiu estas ties ĉefurbo, en la regiono Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon.

Provinco Burgoso
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboBurgoso
- koordinatoj42° N, 4° U (mapo)42.383333333333-3.6666666666667Koordinatoj: 42° N, 4° U (mapo)
Plej alta punktoPico San Millán [+]
Plej malalta punktoCadagua [+]
Areo14 022 km² (1 402 200 ha) [+]

Loĝantaro356 055 [+] (2021)
Denseco25,39 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo09 [+]
ISO 3166-2ES-BU

Provinco Burgoso (Tero)
Provinco Burgoso (Tero)

Provinco Burgoso (Provinco Burgoso)
Provinco Burgoso (Provinco Burgoso)
DEC

Map
Provinco Burgoso

Vikimedia Komunejo:  Province of Burgos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de provinco Burgoso en Hispanio.

Ĝenerala priskribo redakti

 
Rivero Ebro ĉe sia trairo tra la urbo de Miranda de Ebro.

Ĝi limas norde kun Kantabrio, oriente kun Eŭskio, Rioĥo kaj la provinco Sorio, sude kun la provinco Segovio kaj okcidente kun la provincoj Valadolido kaj Palencio. Kun la Provinco Zaragozo, ĝi estas la hispana provinco kiu limas kun plej provincoj (nome ok).

En la provinco estas la historiaj teritorioj kiuj naskis la graflandon Kastilio, kiu poste iĝis Reĝlando Kastilio, siavice la ĉefa komponanto de la estonta Hispanio. Tra la provinco estas la Jakoba Vojo.

La geografia etendo estas de 14 292 km² kaj en 2018 ĝi havis 356 119 loĝantojn.

Ĝi estas la hispana provinco kun plej granda nombro de municipoj, totale 371, grupigitaj aktuale en sep jurisdikciaj partioj: nome de Aranda de Duero, Briviesca, Burgos, Lerma, Miranda de Ebro, Salas de los Infantes kaj Villarcayo. Simile oni povas konsideri dek komarkojn. ​Krom la ĉefurbo, la provinco havas aliajn du municipojn kiuj superas 30 000 loĝantojn: nome Miranda de Ebro kaj Aranda de Duero, kun ioma industria disvolvigo.

La provinco Burgoso estas la 6a de Hispanio en kiu estas plej granda procento de loĝantoj koncentritaj en la provinca ĉefurbo (47,64 %, antaŭ 31,96 % de la hispana totalo).

Jurisdikciaj partioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administraciaj dividaĵoj de la provinco Burgoso.

Estas en la provinco sep partidos judiciales nome la jenaj:

Komarkoj redakti

La provinco Burgoso ne havas oficialan disdividon de komarkoj, pro kio laŭ diversaj kriterioj oni trovas diferencajn komarkigojn. Tial estas naturaj, administraciaj, historiaj kaj agrikulturaj komarkoj.

La provinco Burgoso plej ofte estas konsiderata kiel dividita en dek ĉefaj komarkoj, nome la jenaj:

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Las Merindades, norde kaj malhelblue; La Bureba, iom malsupre kaj helverde; Ebro, nordoriente, dupece kaj brunecruĝe; Páramos, nordokcidente kaj brungrize; Odra-Pisuerga, centrokcidente kaj ruĝe; Alfoz de Burgos, centre kaj verde; Montes de Oca, centroriente kaj okre sablokolora; Arlanza, sudokcidente kaj violkolora; Sierra de la Demanda, sudoriente kaj ruĝe; Ribera del Duero, sude kaj bluecverde.

Municipoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Burgoso.

Estas 371 municipoj en la provinco.

Plej loĝataj municipoj

 
Burgos
 
Miranda de Ebro
 
Aranda de Duero

Numero Municipo Loĝantaro Numero Municipo Loĝantaro

 
Briviesca
 
Medina de Pomar
 
Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja

1 Burgos 174 051 11 Salas de los Infantes 1980
2 Miranda de Ebro 35 528 12 Villagonzalo Pedernales 1853
3 Aranda de Duero 33 084 13 Arcos de la Llana 1816
4 Briviesca 6465 14 Belorado 1754
5 Medina de Pomar 5834 15 Espinosa de los Monteros 1674
6 Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja 4029 16 Quintanar de la Sierra 1596
7 Valle de Mena 3987 17 Melgar de Fernamental 1553
8 Lerma 2609 18 Villadiego 1484
9 Roa 2196 19 Villalbilla de Burgos 1454
10 Alfoz de Quintanadueñas 2163 20 Ibeas de Juarros 1438
Fonto: INE 2021