Provinco Gorico
La Provinco Gorico (itale provincia di Gorizia) estas provinco en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la nord-orienta Italio. La ĉefurbo, Gorico, situas ĉe la bordo inter Italio kaj Slovenio. La teritorio ekde oktobro 2017 administre ne plu estis oficiala provinco. Ekde tiam la komunumoj apartenis al du intermunicipaj aŭ interkomunumaj teritoriaj unuoj, nomataj Carso Isonzo Adriatico kaj Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: ekde januaro 2020 ĉiuj komunumoj apartenas al tiel nomata "malcentra regiona unuo Gorico", kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Provinco Gorico | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono: | Friulo-Venecio Julia |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | GO |
Areo: | 466 km² |
Ĉefurbo: | Gorico |
Loĝantaro: | 138 791 (fine de 2021) |
Loĝdenso: | 298 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 25 |
Poŝtkodo: | 34070-34079, 34170 |
Kodo laŭ ISTAT: | 031 |
Telefona prefikso: | 0431, 0481 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
Fine de 2021 en la regiona unuo vivis 138 791 loĝantoj, el ili 70 154 virinoj kaj knabinoj kaj 68 637 viroj kaj knaboj.[1]
KomunumojRedakti
(nombroj de la stato fine de oktobro 2022)
komunumo | loĝantoj[2] |
---|---|
Gorico | 33 560 |
Monfalkono | 29 400 |
Ronkio | 11 821 |
Grado | 7 731 |
Starancano | 7 173 |
Kormonso | 7.161 |
Gradisko ĉe Soĉo | 6 409 |
Sankta Kanciano ĉe Soĉo | 6 029 |
Eksteraj ligilojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|