La Provinco Grandduklando Malsupra Rejno estis unu el komence dek provincoj de Prusio, en kiujn la Reĝlando Prusio post la Viena Kongreso de 1815 estis subdividata per la dekreto pri plibonigota instalo de la provincaj administrejoj de la 30-a de aprilo 1815. Kun la nun konata regiono Malsupra Rejno ĝi ne kongruis.
Provinco Grandduklando Malsupra Rejno
|
|
30-a de aprilo 1815 – 22-a de junio 1822
|
|
|
|
grandduklando • provinco de Prusio
|
Geografio
La prusa provinco Malsupra Rejno (ruĝa) en Prusio (blua)
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
La provinco ampleksis esence certajn regionojn situantaj sude kaj okcidente de Kolonjo, elektoprinclandon Treviro, partojn de Luksemburgio kaj Limburgo, Manderscheid, Malmedy, bienegojn en Palatinato, de la Rejngrafoj, de Duklando Jülich, la urbon Akeno same kiel pluajn landetojn. Post fino de la Napoleonaj Militoj komence oni formis la ĝeneralguberniojn Meza Rejno kaj Malsupra Rejno, el kiuj poste ekestis la provinco Duklando Malsupra Rejno.
Sidejo de la provinca registaro de la provinco Grandduklando Malsupra Rejno estis Koblenco. Prezidantoj estis de 1815 ĝis la 28-a de marto 1816 Johann August Sack kaj de 1816 ĝis la 27-a de junio 1822 Karl von Ingersleben.
- Georg Mölich/Veit Veltzke/Bernd Walter: Rheinland, Westfalen und Preußen - eine Beziehungsgeschichte, Aschendorff-Verlag Monastero, 2011, ISBN 978-3-402-12793-3