Provinco Guanacaste

Guanacaste estas provinco de Kostariko situanta en plej nordokcidenta parto de la lando, laŭlonge de la marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Nikaragvo norde. Oriente estas la provinco Alajuela, kaj sudoriente Puntarenas. Ĝi estas la plej disa loĝata el ĉiuj provincoj de Kostariko. La provinco kovras areon de 10 141 km²[2] kaj je 2010, havis populacion de 326 953.[1]

Provinco Guanacaste

Guanacaste in Costa Rica.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Liberia
Areo 10 141 km²
Loĝantaro 326 953 (stato: censo de 2011)[1]
ISO-kodo CR-G
provinca flago
provinca flago
Information icon.svg
vdr
Strando ĉe Guanacaste.

La ĉefurbo de Guanacaste estas Liberia.

EtimologioRedakti

La provinco ricevas sian nomon el guanacaste aŭ orelarbo, kiu estas la nacia arbo de Kostariko.

Politika dividoRedakti

Guanacaste estas subdividata en dekunu kantonoj. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Liberia (Liberia)
  2. Nicoya (Nicoya)
  3. Santa Cruz (Santa Cruz)
  4. Bagaces (Bagaces)
  5. Carrillo (Filadelfia)
  6. Cañas (Cañas)
  7. Abangares (Las Juntas)
  8. Tilarán (Tilarán)
  9. Nandayure (Carmona)
  10. La Cruz (La Cruz)
  11. Hojancha (Hojancha)

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Resultados Generales Censo 2011 p. 22
  2. Instituto Geográfico Nacional (IGN), 2009

Eksteraj ligilojRedakti