Provinco Iténez (Beniio)

Iténez - hispane provincia de Iténez - estas provinco de Beniio, departemento de Bolivio en la nordo de la lando. La provinco Iténez kovras areon de 36 576 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2006, en la provinco sume vivis 20 192 homoj. Administra centro de la provinco estas la urbo Magdalena. La teritorio geografie konsideratas parto de Amazonio. La provinca nomo cetere aludas al la rivero Iténez (ankaŭ nomata Guaporé), kiu je granda parto de sia vojo markigas la limon inter Bolivio kaj Brazilo.

Provinco Iténez

Bolivia Beni Iténez.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Magdalena
Areo 36 576 km²
Loĝantaro 20 192 (stato: censo de 2006)
Information icon.svg
vdr