Provinco Kermano
La provinco Kermano aŭ provinco Kerman - perse استان کرمان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kerman. La provinco kovras areon de 180 836 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 652 413 loĝantojn.
Provinco Kerman استان کرمان
| |
---|---|
![]() situo de la provinco en Irano
| |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kerman |
Areo | 180 836 km² |
Loĝantaro | 2 652 413 (stato de oktobro 2006) |
Loĝdenso | 14,7 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | IR-15 |
![]() | |
GeografioRedakti
La klimato de la maldense loĝata provinco estas dezerteca kun varmegaj, sekaj someroj, kaj malvarmaj sed same sekaj vintoj. La provinca ĉefurbo Kerman havas 320 000 loĝantojn, situas en alteco de 1 748 metroj super la marnivelo kaj havas relative agrablan klimaton.
Sub la provinca areo kontaktiĝas la arabia plato kaj la eŭrazia plato. Pro tiu kontaktiĝo, en la ŝtato Irano kaj aparte la regiono Kerman relative ofte okazas tertremoj.
Geografiaj elementojRedakti
- Dezerto Daŝti-Lut
Administra dividoRedakti
La provinco konsistas el 21 distriktoj:
Anar | Manuĝan |
Anbarabad | Rabar |
Baft | Rafsanĝan |
Bam (Irano) | Ravar |
Bardsir | Rajen |
Fahraĝ | Rigan |
Farjab | Roudbar-e-Ĝonub |
Ghaleje-Ganĝ | Ŝahr-e-Babak |
Ĝiroft | Sirĝan |
Kermano | Zarand (Irano) |
Kuhbonan |
VilaĝojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano