Provinco Lecco
La Provinco Lecco - itale provincia de Lecco - estas provinco en regiono Lombardio, en la norda Italio, kun plej da tricent dek mil loĝantoj. Ĝi estis efektivigata en 1992, kiam iom da komunumoj estis forigita de la provincoj de Como kaj Bergamo kaj nova teritoria disdivido estis realigata. La provinco de Lodi, ankaŭ en Lombardio, estis efektivigata dum la sama jaro.
Provinco Lecco | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono: | ![]() |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | LC |
Areo: | 816 (2005) km² |
Ĉefurbo: | Lecco |
Loĝantaro: | 311 452 (2005) |
Loĝdenso: | 381 (2005) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 90 (2005) |
Poŝtkodo: | 23900 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 097 (2005) |
Telefona prefikso: | 0341, 039, 031 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.lecco.it/ |
La provinco Lecco samlimas la provincon Como norde kaj okcidente, la provincon Monza kaj Brianco sude, la provincon Bergamo oriente, kaj la provincon Sondrio oriente kaj norde.
GeografioRedakti
La teritorio de la provinco Lecco estas monta (70%) kaj monteta (30%); ebenaĵoj ne ĉeestas. La ĉefaj montoj estas la monto Legnone (pli ol 2600 m), norde, la masivo Grigna (pli ol 2450 m), meze, kaj la montoj Cornizzolo, Rai kaj Regina, en la suda aŭ okcidenta parto.
La provinco entenas parto de la lago de Lecco kaj la lago de Como, kaj enhavas kelkajn aliajn lagetojn, kiel la lago Annone, la lago de Garlate kaj la lago de Olginate. La ĉefaj riveroj estas la Adda (kiu perfluas la ĉefurbo, Lecco), la Lambro, la Bevera kaj la Curone (je la samnoma valo).
Ĉefaj urbojRedakti
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Lecco | [leko] | 47 000 loĝ. |
2 | Merate | [merate] | 14 400 loĝ. |
3 | Calolziocorte | [kalolcjokorte] | 14 100 loĝ. |
4 | Casatenovo | [kasatenovo] | 12 200 loĝ. |
5 | Valmadrera | [valmadrera] | 11 100 loĝ. |
La urbocentro de Lecco.
La lago de Lecco.
La palaco Prinetti, en Merate.
La preĝejo de sankta Georgo, en Casatenovo.
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |