Provinco Lucensio, ankaŭ Lucensia provinco (latine Provincia Lucensis, ĉeĥe: Lucká provincie) estas historia administra teritorio sur sudorienta Moravio, kiu nur en la 13-a jarcento komencis konstituiĝi kiel ties daŭra konsisto. Lucensia provinco estiĝis en la norda parto de limregiona bufra zono (la tn. confinium) sur dislimejo de Moravio kaj Hungara reĝlando, nomata Lucensia kampo, Lucko (latine campus Lucsko) aŭ provinco Váh, pri kiu ekde la 11-a ĝis la 13-a jarcento Přemyslida ŝtato disputis kun Hungara reĝlando. Lucensia kampo etendiĝis ambaŭflanke de montaro Blankaj Karpatoj – ĝiajn limojn kreis suba fluo de rivero Moravo kaj rivero Olšava sur la flanko moravia kaj rivero Váh kaj montaro Malgrandaj Karpatoj aŭ rivereto Chvojnica sur la flanko hungara.

Proksimuma geografia situo de Lucensia kampo kaj Lucensia provinco sur moravia-slovaka dislimejo laŭ priskribo de Jiří Mitáček (2008)

Pereo redakti

Por firmigi de la bohemiaj interesoj sur la teritorio Lucensio okazis en ligiteco al malvenko de Béla la 4-a fare de Přemysl Otakar la 2-a la 12-an de julio 1260 en batalo ĉe Kressenbrunn post la tn. kumanaj militoj.

La pereo de Lucensia provinco okazis komence de la 14-a jarcento, kiam komencis membriĝo en provincojn perdi la signifon je utilo de malpli grandaj tutaĵoj kun la centrejoj en urboj.