Provinco Minja
Minja respektive Al aŭ El Minja (arabe محافظة المنيا, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minyā respektive Muhafazat al-Minja) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 179 309 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Minja. La provinco, kiu apartenas al la aero de la antikva regiono Supra Egiptio, situas sur la okcidenta riverbordo de la Nilo, en la centro de la lando meze inter Kairo kaj Luksoro. La provinca loĝantaro, kiu konsistigas proksimume 6 procentaĵojn el tiu de tuta Egiptio, vivas en 9 urboj, 3 375 vilaĝoj kaj 10 875 vilaĝetoj.
Minja محافظة المنيا
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Minja |
Areo | 32 262 km² |
Loĝantaro | 4 179 309 (stato: censo de 2006) |
ISO-kodo | EG-MN |
![]() provinca flago
| |
La provinco limas norde je la provinco Beni Suef, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la provincoj Asjut kaj al-Ŭadi al-ĝadid kaj okcidente je la provinco 6-a de Oktobro. La orienta parto de la provinco jam apartenas al la Saharo.
Grava arkeologia loko estas Amarna.
Eksteraj ligiloj
Aleksandrio (al-Iskandarija) • Asjut • Asuano • Beni Suef (Bani Suŭaif) • Buhajra (al-Buhaira) • Dakahlija (ad-Dakahlija) • Dumjat • Fajum (al-Fajum) • Garbija (al-Gharbija) • Gizo (al-Ĝiza) • Helŭan • Ismailija (al-Ismaʿilija) • Kafr aŝ-Ŝejĥ • Kairo (al-Kahira) • Kaljubija (al-Kaljubija) • Kina • Luksoro (al-Uksur) • Matruh • Minja (al-Minja) • Minufija (al-Minufija) • Norda Sinajo (Ŝimal Sina) • Nova Valo (Al-Ŭadi al-ĝadid) • Port Said (Bur Saʿid) • Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar) • Saŭhaĝ • 6-a de Oktobro (As-Sadis min Uktubar) • Suda Sinajo (Ĝanub Sina) • Suezo (as-Suŭais) • Ŝarkija (aŝ-Ŝarkija)