Provinco Nova Irlando

La provinco Nova Irlando (angle New Ireland), antaŭe nomata Nova Meklenburgo (germane Neu-Mecklenburg) estas la plej nordorienta provinco de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝia ĉefurbo estas Kavieng. La provinco troviĝas en la "Regiono de la Insuloj", havas 9 600 km² kaj ĝi estas formata el centoj da insuloj inter la plej elstaraj Nova Irlando kun 8 650 km², aliaj gravaj insuloj estas Nova Hanover, insuloj Saint Matthias (Mussau, Emirau), insuloj Tabar (Tabar, Tatau, Simberi), insuloj Tanga (Malendok, Boang), insuloj Feni (Ambitle, Babase), Djaul, Lihir kaj Anir. Laŭ la censo de la jaro 2000, ĝi havas de 118 350 loĝantoj, el kiuj la plimulto loĝas en malgrandaj kamparaj loĝlokoj. La plej loĝata urbo estas Kavieng kun 10 600 loĝantoj, situanta en la nordo de la insulo. En Nova Irlando oni parolas ĉirkaŭ 20 lingvoj, kaj la dialektoj kaj subdialektoj estas ĉirkaŭ 45.

Provinco Nova Irlando
Provinco
Flago
provinco de Papu-Nov-Gvineo [+]

LandoPapuo-Nov-Gvineo

Koordinatoj3° S, 152° O (mapo)-3151.5Koordinatoj: 3° S, 152° O (mapo)
ĈefurboKavieng
- koordinatoj3° S, 152° O (mapo)-3151.5Koordinatoj: 3° S, 152° O (mapo) [+]


GuberniestroJulius Sungmen Chan

HorzonoUTC+10:00 [+]
ISO 3166-2PG-NIK

Provinco Nova Irlando (Tero)
Provinco Nova Irlando (Tero)

Provinco Nova Irlando (Papuo-Nov-Gvineo)
Provinco Nova Irlando (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Provinco Nova Irlando
Provinco Nova Irlando

Map
Provinco Nova Irlando
Vikimedia Komunejo:  New Ireland Province [+]
vdr