Provinco Ruĝa Maro
La provinco Ruĝa Maro respektive Al-Bahr al-ahmar ({{lang-ar<محافظة البحر الأحمر}}, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Baḥr al-aḥmar) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 288 233 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Hurghada, kiu en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento iĝis renoma turisma centro. La teritorio situas en la plej orienta parto de la dezerto Saharo, inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, kiu menciiĝas en la provinca nomo.
Provinco Ruĝa Maro | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 23 m [+] | ||
Ĉefurbo | Hurghada | ||
- koordinatoj | 26° N, 33° O (mapo)25.53361111111133.438333333333Koordinatoj: 26° N, 33° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 120 000 km² (12 000 000 ha) [+] | ||
Areo | 120 000 km² (12 000 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 359 888 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 3 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-BA | ||
Provinco Ruĝa Maro | |||
Vikimedia Komunejo: Red Sea Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Triangulo Halaib, konata ankaŭ kiel Halajeba Triangulo (en egipt- kaj en sudan-araba: مثلث حلايب Mosallas Ḥalāyeb prononcita [moˈsællæs ħæˈlæːjeb]), estas teritoria areo de 20,580 kvadrataj kilometroj sur la afrika marbordo de la Ruĝa Maro. Kaj Egiptio kaj Sudano postulis suverenecon por la areo. Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, Egipto estis administrante la areon kiel parto de la Provinco Ruĝa Maro (en la mapo flave sudoriente de la oranĝkolora areo).