Malfermi la ĉefan menuon

La regiono[1]provinco Suda Kazaĥio (kazaĥe Oñtüstik Qazaqstan oblısı, Оңтүстік Қазақстан облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Ĝi estas la plej loĝata provinco de la lando kun 2 331 500 loĝantoj en 2008, 2 685 009 en 2013. La provinco etendiĝas sur 117 300 km², ĝi estas la dua plej malgranda provinco de Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Ŝimkento kun 630 300 loĝantoj. Ĝi estas la sola provinco kie la rusoj ne estas la unua aŭ la dua etna grupo laŭ nombro da loĝantoj. La unua plimulta etno estas la kazaĥoj kaj poste la uzbekoj.

Oñtüstik Qazaqstan oblısı
Оңтүстік Қазақстан облысы

South Kazakhstan in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ŝimkento
Areo 117 249 km²
Loĝantaro 2 685 009 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-YUZ
v  d  r
Information icon.svg

EkonomioRedakti

Sola nacia liveranto de akvolevadiloj, maŝinoj por bestobredejoj kaj paŝtejoj, kaj ankaŭ nenormita ekipo por naftogazeligada kaj uranoeligada industrioj estas la firmao AS "Sud-Kazaĥstana Maŝinkonstrua Uzino".

ReferencojRedakti

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.