La Provinco Teruelo estas unu el la provincoj de Hispanio, situanta en la oriento de la Iberia duoninsulo. Teruelo estas la plej suda provinco de la Aŭtonoma Komunumo Aragono. Ĝia ĉefurbo estas Teruelo.

Provinco Teruelo
hispane: Provincia de Teruel
provinco
Oficiala nomo: Provincia de Teruel
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Aragono
Komarkoj 10
Municipoj 236
Montaro Ibera Montaro
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Ĉefurbo Teruelo
 - mezo Teruelo
 - alteco 915 m s. m.
 - koordinatoj 40° 35′ 00″ N 01° 01′ 00″ U / 40.58333 °N, 1.01667 °U / 40.58333; -1.01667 (mapo)
Areo 14 804 km² (1 480 400 ha)
Loĝantaro 144 607 (2013)
Denseco 9,77 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44
ISO 3166-2:ES ES-TE
Situo de Teruelo enkadre de Hispanio
Situo de Teruelo enkadre de Hispanio
Situo de Teruelo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Teruel
Retpaĝo: www.dpteruel.es

Geografio redakti

 
Situo de Teruelo kaj ĝia provinco en Hispanio.

La provinco Teruelo limas kun la provincoj Zaragozo, norde, Taragono kaj Kasteljono, oriente, Valencio kaj Kvenko, sude, kaj Gvadalaĥaro, okcidente. Geografie, ĝi plejparte troviĝas en la sudo de la Iberia Sistemo, kvankam malgranda parto de la provinca nordoriento apartenas al la Valo de Ebro (Malsupra Aragono).

La areo de la provinco estas 14.809 km² kun 144.607 loĝantoj 2011), el kiuj unu kvarono loĝas en la ĉefurbo. La provinco Teruelo nuntempe konsistas el 236 municipoj, la plejparto kun malmultaj loĝantoj. La plej gravaj municipoj, kune kun la ĉefurbo, estas Alcañiz, Andorra, Calamocha, Calanda kaj Utrillas.

Teritoria organizado redakti

Komarkoj redakti

 
Komarkoj de Aragono; Teruelo plej sude.

Municipoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Teruelo.

Estas 236 municipoj en la provinco aktuale. La plej loĝata estas la provinca ĉefurbo, dum la dua plej grava, Alcañiz, en el nordoriento de la provinco, superas 16 000 loĝantojn. La ceteraj municipoj ne atingas la nombron de 10 000 censitaj loĝantoj. Elstaras la alta nombro el ili kun loĝantaro sub 500 loĝantoj. La averaĝa areo de municipoj en la provinco estas de 62,72 km².

Ĉefaj municipoj laŭ loĝantaro

Laŭ la municipa registro de la INE la du dek municipoj plej loĝataj de la provinco en 2021 estis jenaj:


Municipoj laŭ loĝantaro

 
Teruel
 
Alcañiz
 
Andorra

Rango Municipo Loĝantaro Rango Municipo Loĝantaro

 
Calamocha
 
Calanda
 
Alcorisa

1 Teruel 35 994 11 Albalate del Arzobispo 1977
2 Alcañiz 16 029 12 Híjar 1771
3 Andorra 7327 13 Mora de Rubielos 1539
4 Calamocha 4473 15 Mas de las Matas 1271
5 Calanda 3753 14 Montalbán 1237
6 Alcorisa 3293 16 Sarrión 1194
7 Utrillas 3003 17 Santa Eulalia del Campo 1066
8 Cella 2578 18 Albarracín 990
9 Monreal del Campo 2522 19 Calaceite 982
10 Valderrobres 2457 20 La Puebla de Híjar 909
Fonto: INE 2020[1]


Municipoj laŭ areo
Rango Municipo Areo km² Komarko
1 Alcañiz 472,1 Bajo Aragón
2 Albarracín 452,7 Sierra de Albarracín
3 Teruel 440,4 Comunidad de Teruel
4 Calamocha 316,6 Jiloca
5 La Puebla de Valverde 282,8 Gúdar-Javalambre
6 Mosqueruela 265,0 Gúdar-Javalambre
7 Castellote 233,2 Maestrazgo
8 Albalate del Arzobispo 205,7 Bajo Martín
9 Aliaga 196,8 Cuencas Mineras
10 Manzanera 168,7 Gúdar-Javalambre


Blazono de la provinco redakti

 
Blazono de la provinco Teruelo.

La blazono de la provinco Teruelo estis adoptita en la 10a de majo 1957, kaj konsistas ankaŭ en diskadrigita blazono:

  • La du supraj kvaronoj estas samaj kiel la ĉefaj duonoj de la cefurba blazono,
  • La tria, el arĝento, montras bildon de la Sankta Maria nature, kun lazura mantelo, kio estas la blazono de Albarracín.
  • En la kvara, el arĝento, estas kastelo el oro, kun tri kreneloj, ŝtonmasona flankigita de du kanoj, kio estas la blazono de Alcañiz.

Centre sur ruĝa fono, rajdanto kiu vundas surteran drakon, nome Sankta Georgo.

Supre estas reĝa krono, malferma kaj sen diademoj nome cirklo el oro, kun juveloj, komponita el ok floraĵoj, el kiuj videblas kvin, el kiuj du flanke, markitaj de perloj, same kiel sur la ĉefurba blazono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Teruel: población por municipios y sexo Instituto Nacional de Estadística de España Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del padrón municipal a 1 de enero: 1996-2014, 28a de Januaro 2015

Bibliografio redakti

  • José L. Acín kaj Ramón Acín (1998). Rutas Aragonesas. Grupo Zeta.
  • Antonio Pardo. Teruel, Albarracín y Montes Universales. Susaeta Ediciones.
  • Manuel Mercadal kaj Luis Lorente (1998). Teruel y sus serranías. Everest.