Zaragozo estas provinco de la nordo de Hispanio, situanta en la centro de la aŭtonoma regiono Aragono.

Provinco Zaragozo
hispane: Provincia de Zaragoza
provinco
Panoramo de Caracena
Oficiala nomo: Provincia de Zaragoza
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Aragono
Komarkoj 16
Municipoj 293
Montaro Ibera montaro
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Rivero Ebro
Ĉefurbo Zaragozo
 - mezo Zaragozo
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 41° 39′ 00″ N 00° 53′ 00″ U / 41.65000 °N, 0.88333 °U / 41.65000; -0.88333 (mapo)
Areo 973,78 km² (97 378 ha)
Loĝantaro 682 004 (2013)
Denseco 700,37 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 50001 - 50022
ISO 3166-2:ES ES-Z
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Zaragozo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Zaragoza
Retpaĝo: www.dpz.es

La provinco Zaragozo etendiĝas sur 17.274 km². En 2009 la loĝantaro estis ĉirkaŭ 970.313 loĝantoj kun loĝdenso de 56,17 loĝ/km². La provinco konsistas el 293 municipoj kaj 3 submunicipoj.

Ĝi limas kun la provincoj Ilerdo, Taragono, Teruelo, Gvadalaĥaro, Sorio, Rioĥo, Navaro kaj Huesko. La urbo Zaragozo estas samtempe provinca ĉefurbo kaj provinco de la Aŭtonoma Komunumo.

Geografio redakti

La provinco Zaragozo enhavas areon de 17 274 km². En 2020 la loĝantaro estis de 972 528 loĝantoj kaj la loĝdenseco estis de 55,27 loĝ/km².

La provinco Zaragozo estas formata de 293 municipoj plus tri submunicipoj. Ĉirkaŭ 16% de la totala etendo de la provinco Zaragozo estas de arbara tereno, kaj tial ĝi estas la kvara provinco en la lando kaj la ĉefa de la tri de Aragono kun plej granda arbara tereno. La pejzaĝo de la provinco estas tre varia kaj konstituita per montaroj, ravinoj kaj valoj (en la zonoj de la Malsupra Aragono kaj Mequinenza) ĝis montaraj dekliveroj de Ĉepireneo, ebenaĵoj de Cinco Villas aŭ el Campo de Borja ĝis La Almunia de Doña Godina.

En Mequinenza estas la kunfluejo de la riveroj Segre, Cinca kaj Ebro, kiel unu el plej grandaj rivera kunfluejo de Eŭropo. La Lageto Gallocanta estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.

La klimato de la provinco Zaragozo estas de tipo kontinenta kun gravaj malvarmoj en vintro kaj tro varmaj someroj. La pluvo estas neregula kaj malabunda. La dominanta vento en la zono estas "cierzo" plej ofte laŭ la valo de la rivero Ebro kaj en kelkaj el ties loĝlokoj povas superi 100 km/horo.

Komarkoj redakti

Temas pri dek tri komarkoj. La du plej malsupre listigitaj estas unusola komarko kun du diferencaj nomoj kaj konsideroj.

 
Komarkoj de Aragono; Zaragozo centre.
Nomo Ĉefurbo
Aranda Illueca
Bajo Aragón-Caspe Caspe
Campo de Belchite Belchite
Campo de Borja Borja
Campo de Cariñena Cariñena
Campo de Daroca Daroca
Cinco Villas Ejea de los Caballeros
Comunidad de Calatayud Calatayud
Ribera Alta del Ebro Alagón
Ribera Baja del Ebro Quinto
Tarazona y el Moncayo Tarazona
Valdejalón La Almunia de Doña Godina
Zaragoza Zaragoza
Centra Komarko Utebo

La jenaj komarkoj kun ĉefurbo en la provinco Huesca enhavas kelkajn municipojn de la provinco Zaragozo:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti