Provinco Barcelono

(Alidirektita el Provinco de Barcelono)

Barcelono estas provinco de orienta Hispanio, en la centro de Aŭtonoma Komunumo Katalunio. Limas kun la provincoj Taragono, Ilerdo, Ĝirono, kaj kun la Mediteranea Maro.

Provinco Barcelono
hispane: Provincia de Barcelona
provinco
Flago
Oficiala nomo: Provincia de Barcelona
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Katalunio
Komarkoj 9
Municipoj Komunumoj de Barcelono
Montaro Pirineoj
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Ĉefurbo Barcelono
 - mezo Barcelono
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 22′ 57″ N 02° 10′ 37″ O / 41.38250 °N, 2.17694 °O / 41.38250; 2.17694 (mapo)
Areo 7 733 km² (773 300 ha)
Loĝantaro 5 529 099 (2013)
Denseco 715 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 08
ISO 3166-2:ES ES-B
Situo de Barcelono enkadre de Hispanio
Situo de Barcelono enkadre de Hispanio
Situo de Barcelono enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Barcelona
Retpaĝo: www.diba.cat
Municipa teritorio de urbo Barcelono en la provinco.

Ĝia ĉefurbo estas Barcelono. Ĉirkaŭ 5.330.000 homoj loĝas en la provinco (2007), el kiuj 1.595.110 loĝas en la municipo de Barcelono.

Aliaj urboj en la Barcelona provinco estas L'Hospitalet de Llobregat, Badalona, Cerdanyola del Vallès, Martorell, Mataró, Granollers, Sabadell, Terrassa, Sitges, Igualada, Vic, Manresa, Berga.

Temas pri provinco kiu entenas tre altan loĝantaron danke al la elmigrado allogita dum la tuta 20a jarcento de la eblecoj trovi laborpostenon en la kreskanta industrio dekomence ĉefe tekstila. Dum la unuaj jardekoj de la jarcento venis homoj ĉefe el Aragono kaj el Murcio; post la Hispana Enlanda Milito kaj ĉefe dum la 1960-aj jaroj ankaŭ el Andaluzio kaj Ekstremaduro. La elmigrita loĝantaro kaj ties posteuloj loĝas ĉefe en kvartaloj de kelkaj el la urboj ĉirkaŭ la ĉefurbo Barcelono.

En la provinco eblas trovi tre diversajn areojn nome industriaj, loĝejaj, naturaj, marbordaj ktp.